Chu luno au suno?
Du
malsaghuloj disputis, chu la luno au suno estas sur la chielo. Ili
do demandis preterpasanton: "Chu la luno au suno nun estas
sur la chielo?" La preterpasanto respondis: "Mi ne estas
lokano kaj ne scias."
Mensogo
Viro
drinkis ghis fermigho de la drinkejo. Kiam li starighis kaj faris
pashon, li falis teren. Li penis restarighi, sed ne sukcesis. Li
rampis ghis la hejmo, ghis la lito, sed ne sukcesis enlitighi. Do
li dormis sur la planko ghis tagigho.
Jhus
kiam li vekighis en la sekvanta mateno, lia edzino supervershis
lin per salvo da insultoj: "Kial vi denove drinkis?"
"Kiu
diris, ke mi drinkis?" sin ekskuzis la viro.
"Ne mensogu! Oni de drinkejo telefonis, ke vi forlasis tie
vian rulseghon!"
pliaj
|