Humurajhoj

Atentigo

    Maljuna sinjorino ripetadis al la shoforo, ke li atentigu shin, kiam la auto atingos iun malgrandan vilaghon. Eble troa ripetado malvigligis la penson de la shoforo, ke li forgesis rimarkigi la sinjorinon, kiam la auto jam longe veturis preterpasinte la vilagheton. Dank' al sia komprenemo la shoforo retroveturigis al la vilagheto. "Sinjorino, jen ni atingas vian lokon," la shoforo vekis la dormetantan sinjorinon. "Ne, mi ne haltas chi tie," shi rigardis eksteren tra la fenestro. "Sed vi mem diris tion¡­" "Ne, mi ne haltas chie tie. Mi nur devas preni medikamenton, kiam la auto preterpasas chi tiun vilagheton."

 

 

Mispreno de buso

    En omnibuso ebriulo stumblis al maljuna sinjorino kaj sidighis apud shi. Fiodorante, la ebriulo murmuradis. La sinjorino abomene diris al li: "Hej, junulo, chu vi iras al la infero?" Tion audinte, li eksaltis kaj kriis: "Haltu, haltu! Mi misprenis la buson!"




pliaj