Konsternita ofertisto
Ofertisto
de magazeno paciencege rekomendadis la varojn al dommastrino, dum
tiu montris absolutan apation. Fine la ofertisto demandis: "Ja
kio mankas al via hejmo?" "Mono!" senpripense respondis
la dommastrino.
Neglektata kliento
S-ro
Wang longe sidis en restoracio por atendi kelneron rigardante aliajn
frandantajn kun bona apetito. Sed dum longa tempo neniu kelnero
alparolis lin kaj li demandis la mastron: "Hej sinjoro, chu
mi prenis la sidlokon de rigardanto?"
pliaj
|