La amo de bestoj
En la zoologia
ghardeno en Londono trovighis paro da gruoj, kiuj treege amis unu
la alian.
La virgruo mortis kaj la gruino estis
tre malghoja. Chi tiu ne plu manghis nek dormis. Ghi audigis de
tempo al tempo plendajn sonojn.
La prizorganto
faris chion por teni la nekutiman birdon vivanta, sed ghi maldikighis
tagon post tago.
Finfine
li ekhavis la ideon meti spegulon en la birdodometon kaj tio efikis:
kiam la gruino rigardis en la spegulon, ghi kredis revidi la perditan
virgruon.
La
besto denove ekmanghis kaj starighis chiutage antau la spegulo por
interparoli kun la supozata edzo.
Malbona servo
Ermito,
loghanta en arbaro, amikighis kun urso. Iutage ili kune migris tra
la kampoj. La tago estis varmega, kaj la
ermito lacighis. "Kara amiko mia," diris la urso, "mi vidas, ke
vi estas laca. Ni haltu sub tiu arbo, kaj en ghia ombro vi ripozu
iomete, kaj mi apudsidos kaj gardos vian dormon." Tiel ili faris,
kaj kiam la ermito estis ekdorminta, la urso eksidis apud li kaj
per filika brancho ventumis lin.
Jen
alflugis musho kaj eksidis sur la nazon de la dormanto, kaj la urso
forigis ghin per la brancho. Sed tuj ghi revenis, kaj kolere la
urso ghin ree forpelis. Sed persiste -- tiaj estas la mushoj --
ghi revenis trian fojon. Tiam la urso ne plu povis sin deteni. "Mizera
bestacho?" ghi kriis. "Chu vi ne chesos gheni mian dormantan amikon?"
Kaj ghi ekprenis shtonon kaj per terura frapego frakasis la mushon,
sidantan sur la nazo de la ermito, kaj chi-kune la kapon de sia
amiko.
Memoru:
Malsagha amiko estas danghera malamiko.
|