Almozulo
kaj avarulo
Almozulo almozpetas
antau la pordo de avarulo.
Almozulo: "Mi petas iom da viando, fromagho au butero."
Avarulo: "Tion mi ne havas."
Almozulo: "Iomete da pano."
Avarulo: "Ankau tion mi ne havas."
Almozulo: "Taso da akvo sufichas al mi."
Avarulo: "Ech akvon mi ne havas."
Almozulo kolerighis: "Kial vi ankorau restas hejme? Tuj almozpetu
kune kun mi!"
Stranga
malsano
Viro venis konsulti
kuraciston en kuracejo.
Kuracisto: "Kion vi suferas?"
Viro (tushante per la montra fingro jen la kapon, jen la bruston,
jen la ventron): "Chio, kion mi tushas, doloras min. Kia
stranga malsano min trafis, doktoro?"
Kuracisto: "Mi pensas, ke vi suferas frakturon de la montra
fingro..."
Samagha
en la venonta jaro
Butikisto de chiutagaj
necesajhoj jhus festis unu-jarighon de sia filino. Tiutage lia
amiko venis svati al shi bebon je unu jaro pli aghan ol shi. La
butikisto diris al sia edzino:
"Nia filino havas nur unu jaron kaj la knabo - jam du, li
duoble pli aghas ol shi. Kiam nia filino edzinighos al li en la
agho de 20 jaroj, li estos 40-jara. Kiel ni povos edzinigi nian
filinon al tiom olda viro?"
Lia edzino ride mokis lin: "Kiel stulta vi estas! Nun nia
filino havas unu jaron kaj en la venonta jaro shi estos tiom agha
kiom li."
Dento
La patro kondukis sian
filinon al dentisto por forigi shian malsanan denton... Survoje
al la hejmo li demandis shin, chu shia dento ankorau doloras shin.
La filino respondis: "Mi ne scias, char la dento estis lasita
che la dentisto."
Preparado
La filo malsanighis.
Lia patro haste telefonis al kuracisto: "Doktoro, kion mi
devas prepari, antau ol vi atingos mian hejmon?"
"Monon," kategorie respondis la kuracisto.
Acheti
eniran bileton por filmo
Iu achetis eniran bileton
por filmo kaj eniris en la kinejon, sed momenton poste li revenis
al la gicheto por acheti la duan bileton. La vendistino surprizighis,
ke minuton poste li la trian fojon venis acheti bileton. La vendistino
demandis lin: "Vi jam achetis bileton. Kial acheti foje kaj
refoje?"
Li respondis kun kolero: "Char chiufoje, kiam mi eniris en
la kinejon, persono che la pordo shiris ghin."
Absurde
Iu audis la vorton "absurdo",
kiu plachis al li, kaj li foje refoje ghin murmuris. Foje pro hasta
shipveturo li forgesis la vorton kaj serchis ghin surboate tie kaj
chi tie.
La
boatisto diris kun miro: "Absurde! Chu ankau vorto povas
perdighi?"
Tion
audinte, la homo ekghojis: "Ha, vi trovis, kial vi ne diris
tion al mi pli frue! Vidu, kiom maltrankvila mi estas!"
Naskightago
Nepo demandis sian avon: "Aveto, kial hodiau ni manghas torton?"
"Hodiau estas mia naskightago," respondis la avo.
"Kio estas naskightago?"
"Ghi estas tago, en kiu mi naskighis."
Tion audinte, la nepo larghe malfermis siajn okulojn kaj demandis:
"Ho, kiel vi farighis tiel maljuna, se vi naskighis hodiau?!"
Bonshancon
al leterportisto
Du malnovaj amikoj
renkontighis post du jaroj.
A demandis B: "Chu vi edzighis al la knabino?"
B respondis: "Ne diru tion."
A miris: "Kial?"
B respondis: "Mi oficvojaghis aliloken kaj skribis al shi
chiusemajne. Reveninte, mi rimarkis, ke shi jam edzinighis al
la leterportisto."
Felicho
en malfelicho
Kiam la edzino revenis
hejmen, la edzo tuj diris al shi: "Hodiau, mi havas felichon
en malfelicho."
La edzino tuj demandis: "Kio okazis?"
La edzo respondis: "Nia azeno perdighis."
La edzino demandis: "Kial felicho?"
La edzo respondis: "Feliche mi ne rajdis sur ghi, alie ankau
mi perdighus."
Konversacio
en songho
"Kara mia!"
murmuris la edzo en songho. "Estingu la televidilon, pretigu
litajhon kaj donu al mi tason da teo."
"Mi ne povas, dikulo mia!" respondis la edzino kushante
apud li, "Ni estas en kinejo."
|