Ghi diris, ke...

    Afanti fanfaronis, ke li bone komprenas la birdan lingvon. Liaj vortoj atingis la orelojn de la regho. Iun tagon la regho invitis Afanti chasi kune kun li. Survoje ili subite audis ululadon de strigo, kiu staris che preskau disfalonta kaverno. La regho demandis Afanti, kion la birdo diris.

    Afanti respondis: "Ghi diris, ke se la regho daure subpremados senkompate la popolon, lia regno baldau disfalos same kiel ghia nestacho."