Estis
instruisto, kiu pasie amis fumadon. Kiam li gvidis kurson, la tabaka
odoro ege ghenis la lernantojn. Plurfoje lin admonis liaj lernantoj,
sed vane.
Iutage
lernanto W legis artikolon en jhurnalo pri damagho de fumado, do
li proponis ghin al la instruisto kaj poste demandis la lastan,
chu li ankorau fumos.
"Jen,
fumado estas tiel terura!" la instruisto volvis la jhurnalon,
jhetis ghin en paperkorbon kaj forjhuris, frapante la bruston per
la manoj: "Mi ne plu legos jhurnalon."
|