Elirigi princon el portosegho

    Iun tagon princo iris eksteren per granda portosegho portata de ok homoj. Antau kaj post li svarmis sekvantoj kaj gardistoj dum bruis tamtamado kaj tamburado. Ho, kiel majesta parado! Survoje ili hazarde renkontis Balagenca.

    "Kiu audacas ne genuighi che la vojo?" kriis la princo, kiu estis tiel kolera, ke liaj okuloj pligrandighis kaj lia barbo hirtighis.

    "Estas Balagenca, Via Princa Moshto," diris iu sekvanto tirante Balagenca al la princo, "neniotima Balagenca."

    "Jes, mi estas Balagenca," aldonis ne haste Balagenca, "sed mi ne rekonas vin, Via Princa Moshto."

    "Aha!... Ghuste vi estas Balagenca?" surprizighis la princo. "Oni diras, ke vi estas la plej trompema, chu ne?"

    "Ne, mi ne meritas. Mi plej shatas diri veron."

    "Chiuj diras, ke vi estas la plej inghenia. Chu vi kapablas elirigi min el la portosegho per trompo?" ridachis la princo, opiniante lin jam metita en embarason.

    "Kiel mi kuraghus elirigi Vian Princan Moshton el la portosegho? Tamen, se Via Princa Moshto eliros el via portosegho, mi tiam povos reirigi vin en ghin."

    "Chu vere?"

    "Ja, tiun bagatelon mi, senindulo, facile plenumos."

    La princo pensis: Chiuokaze mi ne reiros en la seghon. Kion li faros tiam?! La princo do konsentis kaj elsaltis el la portosegho.

    Ghuste kiam la princo ekstaris sur la tero, Balagenca ridis: "Via Prudenta Princa Moshto, chu mi ne sukcesis elirigi vin per trompo?"

    La princo ekgapis konsternite. Li senvorte residighis en la portoseghon. Vidinte, ke la vizagho de la princo misformighis de kolerego, chiuj sekvantoj subridis.

    "Centprocenta trompisto! Levu la portoseghon! Ekiru!" ordonis la princo kolerege.

    Apenau ili ekpashis, audighis la vocho de Balagenca:

    "Momenton!"

    La princo tuj haltigis la portoseghon kredante, ke Balagenca denove elpensis ian ruzajhon. Balagenca ridegis:

    "Dankon, Via Princa Moshto, ke vi refoje obeis mian ordonon kaj haltigis vian portoseghon!"

    Dirinte tion, Balagenca ekgalopis for.