Chinaj urbetoj eksterlande

    China urbeto (Chinatown) estas loko, kie koncentre loghas chinaj elmigrintoj en aliaj landoj. Dank' al sia honesteco, diligenteco kaj sagho, la chinaj elmigrintoj estas shatataj de civitanoj de la landoj, kie ili loghas, kaj vivas pace kaj harmonie kun tieaj popolanoj kaj faras sian kontribuon al tiea ekonomia kaj socia disvolvigho.

    En multaj lokoj de la tuta mondo vidighas spuroj kaj figuroj de chinoj. Ili elmigris el Chinio kaj dissemis la chinan kulturon en aliaj landoj. La orienta civilizacio kunighas kun la okcidenta, shanghighas kaj odoras apartan trajton.

    En Azio, Australio, Europo, Norda Ameriko kaj aliaj lokoj de la mondo chie trovighas chinaj urbetoj. Pro nostalgio elmigrintaj chinoj ofte vizitas la lokon, kie ili sentas ian konsolon. La chin-stilaj arkajhoj, chevojaj standoj, fruktoj, manghajhoj produktitaj en Chinio kaj chin-stilaj restoracioj, chio estas tre intimaj por ili. En restoracio ili povas acheti bovlon da Guangdong-stilaj vermicheloj, kiuj rememorigas ilin pri la hejmloko. En Sichuan-stila restoracio la pikaj pladoj ofte shvitigas la klientojn sur la frunto, sed sentigas al ili dolchon en la koro...

    Tie oni povas manghi preskau chiujn chinajn manghajhojn kaj trovi famajn chinajn produktajhojn. Tie estas acheteblaj chinlingvaj libroj eldonitaj de Chinio kaj Usono. Tie la chinaj elmigrintoj povas havi la chinan vivmanieron.

    En mulaj grandaj kaj mezgrandaj urboj de Usono trovighas diversgrandaj chinaj urbetoj, inter ili tiu de San-Francisko estas longhistoria kaj plej granda. Sole en la china urbeto de San-Francisko vivas pli ol 200 mil chinoj, kiuj konsistigas duonon de la tieaj fremdlandanoj. Ghi nun estas kultura autonoma loko kun tipaj trajtoj de la chin-devenaj usonanoj. Chiujare en la sunperiodo Klaro kaj Brilo kaj la kvina de la kvina monato lau luna kalendaro tie okazas celebrado. La Printempa Festo (china tradicia novjara festo) estas tre solena. Tiutage oni bruligas artfajrajhojn, krakigas petardojn kaj ludas dancojn de drako kaj leonoj. Tion shatas ankau usonanoj. Tie la chin-stilaj konstruajhoj formas originalan pejzaghon en San-Francisko. Ne nur chinoj, sed ankau usonanoj tre shatas la lokon.

    La china urbeto en Nov-Jorko estas malpli granda nur ol tiu en San-Francisko. En malnova china kvartalo che Manhattan koncentre loghas chinoj. Antaue tie estis nur 2 stratoj, sed de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento tien venis pli kaj pli multe da chinoj kaj nun la kvartalo ampleksas jam 20 kvadratajn kilometrojn kun 30 stratoj larghaj kaj mallarghaj. Tie vivas proksimume 200 mil chinoj.

    En multaj chinaj urbetoj trovighas chin-stila arkajho. La arkajho de Washington, chefurbo de Usono, estis farita de Pekino kaj muntita en Washington. Por fari tion Pekino kaj Washington chiu elspezis milionon da usonaj dolaroj. Tiu arkajho estas tre impona. Nokte brilas chiuj ghiaj lampoj, kiuj altiras al si multe da turistoj.

    La chinaj elmigrintoj multe suferis antau 100 jaroj, kiam ili unuafoje venis en Usonon. Tiam ili estis tre malrichaj. Ili faris au fizikan laboron au servadon. Antau la Dua Mondmilito en chinaj urbetoj de Usono la chinoj plejparte entreprenis vestolavejon, restoracion, butikojn de chiutagaj bezonajhoj kaj malmultekostaj juveloj kaj antikvajhoj. Vestolavado estas la plej malnova entrepreno en chinaj urbetoj kaj restoracio -- la dua granda industrio. En la 60-aj jaroj la tiea industrio atingis novan disvolvighon. Escepte de vestolavado, kiu depresiis, restoracio, vestofarejo kaj butiko de chiutagaj bezonajhoj farighis ghiaj tri grandaj ekonomiaj subteniloj. Lau statistiko, en Usono nun funkcias pli ol 8 mil chin-stilaj restoracioj. Sole en San-Francisko estas 4 mil tiaj restoracioj kaj en Nov-Jorko 1.1 mil.

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la ekonomio de chinaj elmigrintoj spertis historian transformighon. Ghi ampleksas ne nur tradiciajn industriojn, sed ankau bankojn, dombienan industrion kaj entreprenadon de valoraj juveloj. En 1981 sole en Nov-Jorko estis 3 bankoj investitaj de chinaj elmigrintoj, kiuj kreskis al 32 en 1987. En Kalifornio estas 70 bankoj investitaj de chinaj elmigrintoj. Chinaj elmigrintoj elvolvas sian talenton ankau en mashin-fabrikado, civila konstruado, elektrona kaj kemia industrioj. Lau statistiko, nun en Usono vivas 1.1 milionoj da chin-devenaj usonanoj, el kiuj 80 mil laboras sur scienc-teknologia kaj eduka kampoj. Usono havas 130 mil altnivelajn sciencistojn, kies kvarono estas chin-devenaj. En esplorado kaj fabrikado de komputiloj chinoj okupas gravan lokon. En la komputila esplor-centro de Usono laboras mil chinoj. En 1986 en la tuta mondo estis 200 grandegaj komputiloj, kies kvarono estis farita gvidate de chinaj sciencistoj.

    Chin-devenaj intelektuloj faris grandan kontribuon en diversaj kampoj, kelkaj el ili ricevis Nobel-premion de fiziko kaj kemio. Sed ilia socia pozicio estis ne alta. De la 80-aj jaroj iuj malproksimvidaj chin-devenaj usonanoj kaj iliaj gravaj societoj celis politikan pozicion, iuj ech sukcesis farighi vicestro de shtato Delavario, kaj urbestro de Monterey Park, Kalifornio.

    La historio jam turnis sian novan paghon. Jam forpasis la epoko, kiam chinaj elmigrintoj estis multe ofenditaj, kaj chinaj urbetoj restas simbolo de aktivado de chinaj elmigrintoj kaj chinaj tradicioj. Nun multe da chin-devenaj usonanoj eliris el tiuj lokoj kaj disvolvas sian talenton sur diversaj sociaj kampoj.