Indighenaj popoloj kaj ties rajto al disvolvigho

de Sarah SEPOE

    La temo de chi tiu jaro, "Indighenaj Popoloj kaj Ties Rajto al Evoluigho", estas samtempe defia kaj delikata. Indighenaj popoloj tutmonde, kiel viktimoj de maljustecoj dum jarcentoj daure restas viktimoj ghis hodiau. Ni devas plani kaj lukti por defendi niajn indighenajn popolojn kaj ilian rajton al disvolvigho.

    Malfeliche la indighenaj popoloj hodiau povas malmulte regi sian propran evoluon. Tiun regon ekposedis al si tiaj transnaciaj korporacioj, kiaj Monda Banko, Internacia Mono-Fonduso (IMF), Azia Disvolvigha Banko (ADB) kaj Monda Komerca Organizo (MKO).

    La kerna celo de MKO estas reguligi la internacian komercon per limigo de la rajto de registaroj protekti sian popolon, medion kaj naturan richfonton. Oni ofertas manghoprovizon, endangherigitajn speciojn, sociajn celojn kaj kulturon, je la nomo de la tutmonda komerco.

    En la insulaj nacioj de Pacifiko la plimulto de la enloghantoj estas indighenaj popoloj. Tiuj chi popoloj, forte ligitaj al la grundo, estas ekonomie malrichaj, malgrau ke la landoj estas richaj pro bio-diverseco kaj biologiaj rimedoj. Chi tiujn egoisme ekspluatas homoj el la nordaj landoj, kiuj estas richaj pro mono kaj teknologio sed malrichaj je biologia diverseco.

    La popolo de Papua Nov-Gvineo, simile al popoloj en aliaj pacifikaj insuloj, pasint-tempe ekspluatitaj de esploristoj kaj misiistoj, nun estas ekspluatataj de sciencistoj kaj multnaciaj korporacioj. Ili forprenas specimenojn de niaj plantoj kaj bestoj, ili prenas nian tradician scion pri la specimenoj, ili ech shtelprenas nian DNA-on, forportante chion al laboratorioj en siaj propraj landoj. Ili patentigas siajn eltrovajhojn kaj profitas. Neniu avantagho refluas al la popoloj, de kiuj chio estis forprenita.

    En 1997/98 usona botanikisto forprenis planton de Insularo Samoa al laboratorio en Usono. Tie li eltrovis kemian kunmetitajhon kiu agas kontrau virusoj. La patento estas nun posedajho de la usona registaro kaj usona universitato. Sed la samoa popolo ricevis de ghi nek informon nek profiton.

    En 1993 oni forprenis DNA-on for de la Hagahai-popolo en Madang-provinco de Papua Nov-Gvineo. Oni en Usono patentis ghin kaj nun vendas ghin per la interreto. Kontrau 218 USD oni povas acheti vivantajn chelojn en kiuj trovighas "plenplene la viv-esenco de la Hagahai-popolo". En 1992 la Usona Departemento de Komerco petis patenton de homaj T-cheloj devenaj de 42-jara virino kaj 58-jara viro en la Insularo Salomona.

    En 2000 la registaro de la Insularo Norfolka subskribis esplor-kontrakton kun sciencistoj en Universitato Griffiths en Australio. Ankau la australia firmao Autogen planas kolekti specimenojn de DNA en Tongo, elserchi genojn kiuj dispozicias al obezeco, diabeto kaj kormalsano kaj vendi la genetikan informon.

    Pro manipulado inter specioj, iom da DNA de popolo de Aotearoa kaj Nov-Zelando nun trovighas en bestoj, kiaj shafoj.

    Pasint-monate en Port Moresby, chefurbo de Papua Nov-Gvineo, estis tumultoj protestantaj kontrau la "Struktur-ghustiga Programo" de Monda Banko. La polico mortpafis tri homojn. Je la 19-a de julio 2001 nia chefministro, s-ro Mekere Morauta, diris ke ni havas neniun elekton krom efektivigi la kondichojn de IMF kaj Monda Banko.

    La deklaracio pri la rajto evolui, adoptita de la Ghenerala Asembleo en 1986, parolas pri ekomonia, socia, kultura kaj politika procezo, kiu celas al la konstanta plibonigo de la bonstato de la tuta enloghantaro. Ne ekzistas mencio pri transnaciaj korporacioj, Monda Banko, IMF au ADB. Kiun rajton al disvolvigho havas la indighenaj popoloj, se tiuj chi organizoj altrudas al ni komercajn interkonsentojn kaj limigas la povon de niaj registaroj protekti nin kontrau tiu chi nova koloniismo?