Diferenco de Chinio kaj Hindio en la
okuloj de okcidenta jhurnalisto

de RONE TEMPEST

     S-ro Rone Tempest, jhurnalisto de "Los-Anghelesa Tempo", laboris 3 jarojn en Hindio kaj post tio li ekoficis en Pekino. Auguste de 2001 li verkis artikolon por kompari la disvolvighon de Chinio kun tiu de Hindio. La artikolo vekis grandan ehhon. El la vidpunkto de okcidentanoj li faris detalan analizon pri la rezulto de la du landoj post 50-jara "konkurenco" kaj ankau la opinioj de hindaj instruituloj pri Chinio tre interesas chinojn. -- La Red.

Startpunkto de egala malricheco

     Antau 50 jaroj la Hinda Subkontinento sin liberigis el kateno de anglaj koloniistoj kaj tie naskighis du landoj: Hindio kaj Pakistano. Hindio alprenis la vojon de demokratio.

    La 14-an de augusto, 1947, Jawaharlal Nehru, hinda gvidanto, diris antau la tago de sendependigho: "Jam antau multaj jaroj estis destinita nia sorto. Nun estas tempo por ke ni faru promeson. La hodiaua celebrado estas komenco por niaj grandaj venko kaj sukcesoj. Jam malfermighis al ni la pordo de shanco." Samtempe kun tio la china popola armeo, gvidata de Mao Zedong, atingis la lastan stacion de sia granda marsho kaj post nelonge gajnis venkon de la enlanda milito kontrau Chiang Kajshek.

    La novnaskita Chinio estis pli malricha ol Hindio. Post longa militado kaj koloniisma okupado ghi baraktis por sia ekzisto. Ghi elektis la vojon de marksism-leninismo. Antauvespere de la fondigho de la popola respubliko, t.e. en la 30-a de septembro, 1949, Mao Zedong diris: "Komencighis la nova periodo de la china historio. La 450 milionoj da chinoj levighis."

    En tiuj tagoj la gvidantoj de la du vunditaj grandaj landoj promesis savi sian landon el abismo de malricheco. Nehru diris, ke Hindio celas fini la malrichecon, senscion, malsanon kaj malegalecon de favoraj shancoj. Poste, escepte de la efemera konflikto en la landlima regiono inter Hindio kaj Chinio en 1962 la konkuro de la du sociaj sistemoj ne plene montrighis, sed en 2001, kiam Hindio celebris la 50-an datrevenon de sia sendependigho, ghi devis konfesi, ke Chinio atingis pli bonajn rezultojn en plibonigo de la popola vivo ol Hindio.

Tro da plurismoj

     Antau nelonge ekschefministro de Hindio diris al komercistoj: "Mi hontas... Ni multe pritraktis liberigon, tamen ni ne faris tiel bone kiel la komunista Chinio. Tio montras, ke ni ie eraris."

    Hinda ministro de eksteraj aferoj Singh diris similan opinion al jhurnalisto: "Sendube, rigardate lau rekta komparo, Chinio faris pli bone ol Hindio kaj chiuj ghiaj normoj estis pli altaj ol tiuj de Hindio."

    Tiuj du veteranaj politikistoj malkashe kritikis sian landon, kio evidente montras la diferencon inter la du landoj en disvolvigho.

    Instruituloj, diplomatoj kaj ekonomikistoj volas klarigi surbaze de malsamaj teorioj, kial Chinio kreis grandan kaj chiam pli kreskantan avantaghon ol Hindio en klerigado, sanprotekto kaj gheneralaj vivnormoj. La plej vaste konata teorio estas ke Hindio havas tro da plurismoj, char ghi havas 15 lingvojn, 5 religiojn kaj sennombrajn kastojn, sed mankas al ghi efika tutlanda klerigado, dum ghia plano pri nuligo de malricheco ne atingis unuaniman konon. Por postkuri Chinion kaj sudorient-aziajn landojn, antau nelonge Hindio komencis merkatan reformadon, similan al tiu en Chinio, kaj en tio ghi donis grandan atenton al mallevo de limiga dogano kaj kuraghigo de eksterlandana investado.

Chinio favorata de frua reformado

     Hindoj kun maltrankvilo trovis, ke la rapida kresko de Chinio estas ne nur en ekonomia konstruado. Fakuloj kredas, ke Chinio atribuas sian rapidan disvolvighon al severa reformado en la frua periodo, kaj precipe al la agrara reformado praktikata en 1949-1976, kiam Mao Zedong regis la landon. Oni eble ankorau memoras la malsaton post malvenko de la ekonomia impeto en 1960-1961 kaj persekuton en la kultura revolucio de 1966 ghis 1976. Tamen en la 50-aj jaroj de la 20-a jc. t.e. en la unuaj jaroj post naskigho de la popola respubliko, Chinio profitis multe en denova distribuo de agroj, popularigo de deviga edukado, disvastigo de uzo de simpligitaj ideogramoj, praktikado de sanprotekta kaj bonstatiga politikoj kaj ankau la aliaj reformoj utilaj al restauro de la china spirito kaj memestimo. Kvankam ankorau restas multe da problemoj lau la hodiauaj vidpunktoj, tamen la atako kontrau religioj, supersticho kaj sekretaj societoj multe utilas al redukto de malricheco sur la cheftero de Chinio.

    En la unuaj jaroj post liberigo de Chinio kaj Hindio, la du landoj senescepte dependis de alilandaj helpo kaj fakaj teknikaj scioj. Tiam Chinio dependis de Sovetunio, dum Hindio de Britio kaj aliaj okcidentaj landoj, sed en 1962 Chinio rompis siajn rilatojn kun Sovetunio, dum Hindio restis granda lando dependanta de alilanda helpo. Fine de la 70-aj jaroj de la 20-a jc. antau ekpraktikado de la ekonomia reformado iniciatita de Deng Xiaoping, preskau sur chiuj ekonomiaj kampoj Chinio komencis superi Hindion.

Agrara reformo -- kauzo de venko

     Multaj fakuloj opinias, ke la agrara reformo praktikata tuj post naskigho de la nova Chinio estas chefa kauzo de la chinaj sukcesoj. Historia profesoro de Yale-Universitato Jonathan D. Spence trovis, ke en tiuj jaroj post 1949 en agrikulturaj regionoj de suda kaj meza Chinio oni konfiskis 40% de la agroj de bienuloj kaj distribuis ilin al malrichaj kamparanoj. Tiam 60% de la kamparanoj profitis de tio.

    Antau 1979 Chinio praktikis kolektivan posedantecon en la kamparo, sed nur post kiam Deng Xiaoping ekpraktikis respondecan produktan sistemon, la kamparanoj rajtas kulturi sian propran kampon kaj vendi la produktajhojn en bazaro, tamen la baza reformado kaj arangho de la agroj deciditaj en la revolucia tempo restis neshanghita kaj ankorau konservighis komunumaj strukturo kaj sistemo, kiuj helpas kamparanojn en organizado kaj kunordigo de la laboroj.

    Eble nun la fruktoj de la agrara reformo renkontis defion, char en chinaj vilaghoj aperis novaj bienuloj. En la kamparo multaj entreprenas kaj mastrumas sian propran kampon. Kamparano Chen Xinghan nun estas 63-jara. Li kulturis teron de bienuloj de la 6-jara agho, poste li partoprenis revolucion kaj farighis baza kadro. Nun li havas farmejon kun 14 hektaroj da kampo, unu el la plej grandaj privataj farmejoj en Anhui-provinco. Li estas unu el la plej richaj en Fengyang. Li havas brikfarejon kaj rizmuelejon. Li dungis 133 laborulojn inkl. de 13 lertaj terkulturistoj. Li atribuis sian sukceson al la politiko de Deng Xiaoping "Permesi al iuj homoj richighi la unuaj." Li diris: "Mi estas bienulo, kiu volonte servas al kamparanoj. Mi ne estas kapitalisto. Mi volas gvidi kamparanojn en la komuna richigho."

    En Hindio, krom la richaj Punjab kaj Okcidenta Bengalo, neniu alia loko praktikis agraran reformon. Profesoro M. de la Universitato de Delhio diris: "Kompare kun Chinio, la hinda strategio pri disvolvigho ne povas garantii ke terkulturistoj havos sian propran parcelon, kaj en kelkaj lokoj daure praktikighis sistemo de kashitaj bienuloj." Eksambasadoro de Nov-Zelando, kiu antau nelonge finis sian oficon en Hindio, diris: "Mi opinias, ke unu el la chefaj kauzoj de la china avantagho estas, ke Chinio spertis shtorman revolucion, kaj ghia popolo ekstermis la bienulojn, dum en Hindio la bienuloj daure tiras la shtaton malantauen."

    Fama hinda agronomo diris: "Chinio kreis sintezan metodon koncerne laborigon de kamparanoj kaj nekamparanoj, kiun Hindio malhavas. Che ni la malrichaj kamparanoj, kiuj perdis sian teron, migris al grandaj urboj, kiaj Bombajo, Kalikato kaj Madraso, kaj tie vivas mizeran vivon. Nun en la tuta lando vidighas malrichulaj kvartaloj."

    Ankau Chinio havas multe da superfluaj laboruloj pro kresko de loghantaro kaj modernigo de agrikulturo. Pli ol 80 milionoj da kamparanoj nun laboras en urboj, tamen enketo montras, ke aliaj 100 milionoj da superfluaj kamparanoj laboras en la vilaghaj entreprenoj. Tio ja ne vidighas en Hindio.

Alta valoro kaj bezono de la popolo

     Profesoro M. de la Universitato de Delhio diris, ke ekonomie Chinio faris pli bone ol Hindio, char post sia revolucio la du landoj kreis malsamajn politikajn sistemojn. Jam en la komenco la chinoj alfrontis defion. Ekde 1949 ili devis produkti la fundamentajn ekonomiajn bezonajhojn por pruvi, ke ilia revolucio estas tauga, kaj tiutempe ili estis senchese atakataj de okcidentaj landoj. Kompreneble ankau Hindio havas sian altan valoron, sed rezulto estis granda kompromiso kaj la fundamenta bezono de la popolo estis preteratentita.

    Aliaj observantoj opinias, ke Chinio atribuas sian rapidan turnighon sur la vojon de merkata ekonomio al tio, ke ghi alte taksis la bazan socian bezonon. Mao Zedong ne nur provis realigi la perfektan komunisman idealon, popularigi edukon kaj komunan sanprotektadon kaj levi la socian pozicion de la virinoj, sed ankau metis fundamenton de la merkata ekonomio.

Chinio superis Hindion en chiuj sferoj

     Chinio estas la plej granda socialisma lando. Ghi estas ankau lando plena de progreso kaj sukcesoj. En la komenco de la nova jarmilo Chinio transpasis la sojlon venki malrichecon kaj malklerecon.

    Chinio pli facile akceptas novajn konceptojn. Kvankam la hinda demokratio impresas profunde, tamen je 20 jaroj malpli frue ol Chinio ghi forlasis la malvenkintan ekonomian sistemon en stilo de Sovetunio. Multaj hindaj instruituloj opinias, ke Chinio havas fermitan sistemon, tamen malfermitajn spiritojn, dum Hindio malfermitan sistemon, tamen fermitajn spiritojn.

    Fakte ghis nun Chinio faris pli bone almenau en ekstermo de malricheco, analfabeteco, malsanoj kaj malegaleco de shancoj. Ekz. ekde 1960 la averagha vivdauro de la chinoj pliighis je 20 jaroj kaj nun ghi estas 70-jara, kvankam kreskis ankau la averagha vivdauro de la hindoj, tamen nun ghi estas nur 62-jara. En ekstermo de analfabeteco estas pli granda diferenco. Malgrau la 10-jara kaoso de la kultura revolucio, 81% de la chinaj plenkreskuloj estas kleraj, dum en Hindio nur 52%. La chinaj gejunuloj faris pli grandan progreson en klereco.

    Preskau en chiuj ekonomiaj branchoj Chinio superis Hindion. De 1990 ghis 1994 la meza jara enlanda produktovaloro de Chinio kreskis je 12.9%, sed tiu de Hindio nur 3.8%. En 1994 la pokapa enspezo de Hindio estis 320 usonaj dolaroj, sed tiu de Chinio 530 usonaj dolaroj. Hindio perdis ankau avantaghon hereditan de Britio ankau en fervojoj kaj shoseoj. Antau nelonge Chinio plenumis konstruon de fervojoj de Pekino ghis Hongkong kaj de Shanhajo ghis Xinjiang, kies longeco egalas al tiu de Hindio. En Chinio ech en la plej malrichaj urboj oni konstruas domojn. Singh rememoris, ke kiam li funkciis kiel hinda ambasadoro en Chinio, li audis, ke Pekino planas en 10 monatoj finkonstrui rondshoseon kaj 10 trefkrucighojn de autovojo. Li diris: "Post 10 monatoj la plano de Pekino realighis, sed kiam mi revenis en Delhion, oni ankorau ne finkonstruis la trefkrucighon, kiun oni komencis konstrui che mia forlaso de Hindio. Mia malghojo ja estis nepriskribebla."