Ili amas chinan infanon
de ZHAO BIAN

    En 2000 mi vizitis Usonon kune kun arta vizitgrupo de kripluloj de Chinio. En mormonisma preghejo en la urbo Sala Lago min interesis usonano kun china knabineto en la sino. Li estas s-ro Jon M. Huntsman. Li diris al mi, ke lia chinlingva nomo estas Hong Bopei kaj iam estis vicministro de la Komerca Ministerio de Usono kaj ambasadoro al Singapuro. Nun li estas vicdirektoro de granda kompanio de Usono. La knabineto estas lia adoptita filino.

    Li havas jam 5 infanojn, kaj kial ankorau adoptis infanon en Chinio?

    En la sekvanta tago mi vizitis lin en lia hejmo. En lia granda domo estas multaj pentrajhoj kaj porcelanajhoj el Chinio. Evidente ili estis absorbitaj en la china kulturo.

    Pri la adoptita filino, s-ro Hong Bopei diris: "Antau 12 jaroj mi laboris en Taibei (granda urbo en Taiwan-provinco de Chinio - la trad.) kaj mia edzino esperis, ke ni adoptos chinan infanon. Sed tiam ni estis tre okupitaj kaj ne povis tion realigi. Komence de 1999 ni decidis tion realigi kaj esprimis nian deziron al la china ambasadorejo. Post nelonge la Centro pri Adoptado de Chinio telefaksis al ni respondon kun foto de knabineto.

    "Mi bone memoras la tagon. Estis la 2-a horo posttagmeze de la 15-a de decembro de 1999. Ni venis al la Domo de Senhelpaj Infanoj de Yangzhou de Chinio. Kiam mia edzino prenis la knabinon en sian sinon, shi ekploris. Mi komprenis, ke destine shi estas nia infano."

    S-ro Hong montris al mi taglibron, en kiu li skribis la tutan procedon de la adoptado kaj la naskightagon de la knabino - la 19-a de majo de 1999.

    Ili nomis shin Yang Leyi (plezuro). Shi farighis nemankigebla membro de la familio. S-ro Hong diris: "La infano estas la ple grava en nia vivo, pli grava ol la afero en la kompanio. Shi multe shanghis nian vivon. Ni esperas, ke shi estos usona ambasadoro en Chinio."

    Lia edzino s-ino Mary Kaye disponigis al la bebo chambron kaj achetis por shi chinstilajn vestojn. Chiuvespere shi lasas la bebon auskulti muzikajhojn de Mozarto. Shi diris, ke la infano ne endormighas sen auskulti muzikon.

    Mi demandis ilin, chu ili timas, ke la gepatroj de la infano scios pri shi, kaj s-ro Hong diris: "Ni tre ghojas, se shiaj gepatroj scios, ke shi vivas feliche. Krome ni intencas adopti alian chinan infanon, por ke shi havu kompanon."