Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Pekina Esperanto-Asocio malfermis E-kursojn por la 89-a UK

    En la 27-a de decembro de la jaro 2003 la Pekina Esperanto-Asocio ekfunkciigis konversaciajn kursojn de Esperanto elementan kaj progresigan por kulturi volontulojn kaj altigi la konversacian nivelon de tiuj, kiuj partoprenos la 89-an UK. La du kursoj estas gvidataj respektive de Zhou Liuxi de la Pekina Normala Universitato kaj Wen Jingen de la China Fremdlingva Eldonejo. Pli ol 50 personoj lernas en chiu sabata mateno, kaj la kursoj aplikas "Gvidlibro de Esperanta Konversacio" kompilitan de Li Shijun kaj finighos en la fino de marto de 2004. En la unua tago de la kurso Li Weilun, vicprezidanto de la Pekina E-Asocio, diris, ke la kursoj funkcias subtenate de la China Esperanto-Ligo kaj la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Asocioj, kaj li esperis, ke la lernantoj penos por altigi sian konversacian nivelon por la kongreso.

(Wang Yanjing)