Unua-pagho >> E-novajhoj

 

La Pekina UK en la revuo "Esperanto"

    Proksimighas la 89-a UK, kaj la raportoj kaj informoj pri la UK pli kaj pli multighas. La revuo "Esperanto" en sia januara numero 2004 malfermis specialajn paghjon por prezenti la 89-an UK en Pekino. Ghi ankau prenis bildon kun la simbolo de Chinio - la Granda Muro, por la kovrilo. En la reverso de la kovrilo trovighas la novajho "Prezidanto de la China Popola Kongreso farighis Alta Protektanto de la 89-a UK" kun foto de Wu Bangguo, kaj por propagandi la Pekinan UK kaj konigi Chinion, la chinan movadon kaj tion, kiel chinaj e-istoj sin preparas por la kongreso, en la 4-a kaj 5-a paghoj aperis la artikolo titolita "Chinio, la chi-jara kongreslando" kun 4 subtitoloj "Novjara Saluto el Chinio", "Preparoj por la 89-a UK en Pekino", "Chinoj lernas" kaj "Chinaj gravuloj".

    Yu Tao, ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo, diris en "Novjara Saluto el Chinio": "Esperantistoj estas homoj, kiuj amas amikecon kaj pacon kaj deziras kontaktighi kun la aliaj." Li ankau bonvenigas e-istojn tutmondajn al Pekino, ke ili ghuu la charmon de la china kulturo.

(Chen Ji)