Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Instituto Dietterle en la reto

    La 27-an de januaro 2004 ekfunkciis nova servo de la Esperanta Civito. Temas pri la diskutlisto de Instituto Dietterle.

    Tiu chi diskutlisto celas rilatigi chiujn (civitanojn kaj ne) interesatajn pri historiografiaj, demoskopiaj kaj statistikaj esploroj pri la Esperanto-popolo. Ghi ne estas babilejo, sed virtuala laborejo, kiu klopodas helpi al konkretaj projektoj, ekzemple la historia atlaso de Esperanto, redaktata en la Torina Universitato.

     Apoge al la laboro de s-ano Boré (bedaurinde ne rete kuplita), chi tiu diskutlisto volonte akceptas informojn pri chiu nova ZEO.

    Alia konkreta celo estas helpi al studentoj, kiuj verkas disertaciojn pri la historio de Esperanto, kaj rilatigi la koncernajn esploristojn inter si.

    Interesitoj povas skribi al la sekretario de la instituto: sen. Bertil Nilsson che <pakto@freesurf.ch>.