Antau
nelonge la Pekina Esperanto-Asocio donacis memortabulon al veteranaj
esperantistoj Sun Keding, Liu Daosheng, Zhang Qicheng, Chen Haosu,
Chai Zemin, Chen Yuan, Li Shijun, Tan Xiuzhu, Zhu Mingyi, Zou
Guoxiang, Hou Zhiping, Xu Kezhuo kaj aliaj pro ilia fervora subteno
al la pekina Esperanto-movado kaj ilia elstara konstribuo al ghi.
Inter
la supre menciitaj samideanoj matematikisto Sun Keding aghas 95
jarojn, tamen li estas vigla kaj rapidpensa. Li ofte partoprenas
diversajn aktivadojn de Esperanto kaj verkas versajhojn por diskonigi
la internacian lingvon Esperanto. Li deziras ankau cheesti la
89-an UK. Liu Daosheng partoprenis la nacisavan movadon en Pekino
utiligante Esperanton en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj
en la 80-aj jaroj, kiam li oficis kiel gvidanto de Pekino, daure
subtenis la lokan Esperanto-movadon. Chai Zemin estas veterana
diplomato de Chinio. Li lernis Esperanton en sia juneco kaj nun
oficas kiel prezidanto de la societo Amikoj de Esperanto. Li donas
grandan prizorgon al preparo de la 89-a UK kaj energie subtenas
ghin. Zhang Ziguang, kiu antaue laboris en la Pekina Komitato
de la China Demokratia Ligo, liveris al la lokaj samideanoj lokon
por ilia aktivado kaj multe klopodis por helpi la ekspozicion
okaze de la 100-jarigho de Esperanto. Li Shijun estas membro de
la Akademio de Esperanto. Li multe tradukis, kompilis multe da
Esperanto-lernolibroj kaj gvidis E-kurson en multaj lokoj de Chinio.
Qin Kaiji estas veterana filatelisto pri Esperantaj poshtmarkoj.
Chinaj kaj alilandaj revuoj plurfoje konigis la de li kolektitajn
E-poshtmarkojn kaj la de li projektitajn Esperantajn poshtkartojn.
Xu Kezhuo estas chefredaktoro de la revuo "Kremo de Scienc-teknika
Literaturo". Kvankam la revuo ne estas Esperanta, tamen li
ofte publikigas artikolojn konigantajn Esperanton en ghi, kaj
plie, ghi havas Esperantan nomon, kio estas tre rara en Chinio.
Chen Haosu, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, iam
estis vicurbestro de Pekino kaj nun funkcias kiel prezidanto de
la China Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj landoj. Li chiam
prizorgas kaj helpas la Pekinan Esperanto-movadon. Antau nelonge
oficistoj de la Pekina Esperanto-Asocio jam donacis al la supre
menciitaj personoj la speciale faritan memortabulon.