Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Urghigho por la preparado de la 89-a UK

    Matene de la 12-a de februaro 2004 okazis en la sidejo de la China Esperanto-Ligo (ChEL) ceremonio por depreni tukon sur tabulo chiutage montranta tago-kiomon ghis la 89-a UK cele atentigi urghecon. Ghin cheestis laborantoj de ChEL kaj EPCh.

    S-ro Li Hongjie, vicprezidanto de LKK kaj aganta direktoro de EPCh, prezidis la ceremonion, kiun cheestis ankau s-ro Zhou Mingwei, konstanta vicprezidanto de la China Internacia Eldona Grupo (ChIEG), supera instanco de ChEL, kaj s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de ChIEG kaj ghenerala sekretario de la Honora Komitato de la 89-a UK.

    Antau tio, LKK okazigis fakajn kunsidojn respektive pri gazetara servo, ekskurso, loghado, trejnado de laborantoj kaj volontuloj por la kongreso. Pli detale difinitaj estas taskoj kaj limdatoj de LKK-anoj dum la venontaj monatoj.

(Niu Xueqin)