Proksimighas
la 89-a UK. Kiel redaktoroj de profesia Esperanta TTT-ejo de la
gastiganta lando de la chi-jara kongreso, ni petas viajn artikolojn
kun la temo "Mi kaj UK", ekzemple pri viaj espero, sugesto
kaj sinpreparo por tiu chi UK, via sperto pri iama UK, viaj rakontoj
inter vi kaj viaj samideanoj, unuvorte tiuj rakontoj pri vi kaj
nia lingvo Esperanto estas bonvenaj. Kaj la artikolo havu maksimume
2000 vortojn.
Sendu
vian artikolon al: Chen Ji, El Popola Chinio, P.O. Kesto 77, Beijing
CN-100037; au retposhte: chenji99@yahoo.com.cn
Telefono:
86-10-68327167
(Chen
Ji)