En
la nova numero de "Esperanto" estas novajho, ke en la
22-a de decembro UEA nomumis Osmo Buller nova Ghenerala Direktoro.
Osmo
Buller el Finnlando kiel unu el la kandidatoj por la posteno de
Ghenerala Direktoro havas avantaghon, char antau la jaro 2002
li longe okupis la postenon. La estraro agnoskas ke Osmo Buller
havas plurjaran sperton pri la proceduroj de la Centra Oficejo.
Kvankam en la lastaj du jaroj la procedo de modernigo de kelkaj
fakoj en la oficejo kaj en la funkciado de la estraro mem kuntrenis
modifojn kaj pliajn automatigojn, la novelektita Ghenerala Direktoro
povos facile daurigi tiun procedon. La estraro fidas la promeson
de Osmo Buller plene sin dedichi al harmonia organiza laboro kaj
al senkondicha antauenigo de UEA kaj la Esperanto-movado.
(Chen
Ji)