Unua-pagho >> E-novajhoj

 

"Azianigu la kongreson"

    En la n-ro 46 de "Esperanto en Azio", bulteno de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA, s-ino Michela Lipari, estrarano de UEA respondecanta pri landa agado, skribis artikolon titolitan "Azianigu la kongreson", en kiu shi diris: "Ni estas che la komenco de grava jaro por KAEM kaj por la tuta azia movado. Pluraj kunvenoj, renkontighoj kaj kongresoj kulminos en la Universala Kongreso en Pekino! Granda defio estos 'azianigi' la kongreson, tio estas partoprenigi kiel eble plej multe da reprezentantoj de la pluraj aziaj movadoj, por ke ili spertu internacian kongreson, konatighu kun la movado, kaj kun ghiaj aktivuloj, poluru sian lingvon vizitante la dumkongresajn kursojn, klerighu partoprenante prelegojn kaj seminariojn, amuzighu dum la vesperoj, ghuu entute la unikan esperantujan etoson, kio estos por ili esenca firmigo en sia esperantisteco kaj certe kuraghigo al nova kaj intensa agado enlanda."

(Chen Ji)