La
15-a de decembro, 2003, estas la 144-a datreveno de la naskigho
de d-ro L. L. Zamenhof. Esperantaj organizoj en diversaj lokoj
de Chinio okazigis aktivadojn por soleni tiun tagon.
En
Shanhajo
La
13-an de decembro, 2003, la Shanhaja Esperanto-Asocio okazigis
kunsidon, prezidatan de ghia prezidanto Wei Yuanshu. En la kunsido
s-ro Wang Minhao, ghia vicprezidanto kaj ghenerala sekretario,
konigis la 5-an Chinan Kongreson de Esperanto kaj la preparan
laboron de la 89-a UK. Li legis "Statuton de la Shanhaja
E-Asocio". En la nomo de novaj membroj de la asocio Zhang
Miaojuan parolis pri ilia kompreno pri Esperanto-movado. Post
shi aliaj novaj membroj parolis unu post alia kaj faris multe
da proponoj pri la laboro de la asocio.
(Shen
Xiaoxi)
En
Harbin
Posttagmeze
de la 13-a de decembro, 2003, Harbin-aj samideanoj kunsidis en
Esperanto-lernejo Amanto, memore la 144-an datrevenon de la naskigho
de Zamenhof. 12 esperantistoj cheestis la kunsidon, prezidatan
de Cui Jiayou. La cheestantoj rigardis videodiskon pri la historio
de Zamenhof kaj faris varman diskuton. S-ro Xu Mingda faris prelegon
kun la temo "Zamenhof kaj Esperanto".
(Cui
Jiayou)
En
Chongqing
Je
la 2-a horo posttagmeze de la 14-a de decembro, 2003, la Chongqing-a
E-Asocio okazigis kunsidon memore la 144-an datrevenon de la naskigho
de Zamenhof kaj la 6-an sesion. La sesio estis prezidata de s-ro
Gu Cunhua, vicprezidanto de la asocio kaj ghia ghenerala sekretario.
Yuan Ailin, ghia prezidanto, rememoris la historion de E-movado
en Chongqing kaj ghian planon pri propagando kaj lernado de Esperanto
en la proksima estonteco. S-ro Zeng Fanyue, ghia vicprezidanto,
parolis pri aligho al la 89-a UK. Char du el la konsilantoj de
la asocio nun funkcias aliloke, tial la konsilio denove aranghis
la taskon de la respondeculoj.
En
Taizhou
Posttagmeze
de la 13-a de decembro, 2003, memore la 144-an datrevenon de la
naskigho de Zamenhof la Taizhou-a E-Asocio kaj la Taizhou-a Instituto
okazigis seminarion, en kiu Zhu En, prezidanto de la Taizhou-a
E-Asocio kaj membro de la konsilio de la Zhejiang-a E-Asocio,
faris prelegon kun la temo "Hierau, hodiau kaj morgau de
Esperanto" kaj legis artikolojn de Bakin kaj Bing Xin, Esperantigitajn
de li mem. Wang Shuxin, vicprezidanto de la asocio kaj Xu Jiazhao,
ghia ghenerala sekretario, konigis, kiel statas E-instruado kiel
la dua fremdlingva lingvo kaj rilato inter Esperanto kaj interreto.
Pli ol 60 studentoj cheestis la kunvenon.
(Taizhou-a
E-Asocio)
En
Guangxi
La
14-an de decembro, 2003, pli ol 30 esperantistoj el Guilin, Nanning
kaj Liuzhou de Guangxi, kunvenis en Liuzhou memore la 144-an datrevenon
de la naskigho de Zamenhof. La kunveno estis prezidata de s-ro
Shi Chunming, vicprezidanto de la Liuzhou-a E-Asocio kaj ghia
ghenerala sekretario. En la kunveno oni resumis la sperton de
E-movado en Guangxi. La asocio presis materialojn pri la 89-a
UK, la 5-a tutlanda kongreso de Esperanto, la 88-a UK k.a.
(Li
Dong)
En
Jiangxi
Memore
la 144-an datrevenon de la naskigho de Zamenhof 30 esperantistoj
kunsidis, la 14-a de decembro, 2003, en Chin-medicina Instituto
de Jiangxi-provinco. La kunsido prezidata de Gong Xiaofeng, vicprezidanto
de la asocio, diskutis pri la 89-a UK kaj loka E-movado. Ankau
Nigheria samideano David cheestis la kunsidon, en kiu li parolis
pri sia travivajho. Reprezentanto de novaj membroj de la Nanchang-a
E-Asocio prezentis sian sperton en la lernado.
(Wan
Renping)