
En
la 20-a kaj 21-a de marto, LKK okazigis en Pekino Landan Laborkunvenon,
kiun partoprenis 52 reprezentantoj el 27 provincoj, municipoj,
autonomaj regionoj kaj la Hongkong-a Speciala Regiono, kaj LKK-anoj.
Chai Zemin, fama china diplomato kaj prezidanto de la china societo
"Amikoj de Esperanto", cheestis la kunvenon.
Zou
Guoxiang, vicprezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), prezidis
la kunvenon. Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, vicprezidanto
kaj ghenerala sekretario de LKK, faris paroladon en la malferma
ceremonio. Li retrorigardis la laboron de LKK por preparado de
la 89-a UK en la pasinta periodo kaj diskonigis la labor-planon
kaj taskon de la venontaj tagoj. Li esperas, ke chinaj e-istoj
altigos sian E-nivelon, aktive partoprenos laboran programon kaj
unuanime helpos ChEL en preparado kaj organizo de la 89-a UK.

Reprezentantoj
de lokaj E-organizoj konigis sian E-aktivadon, inkluzive aligon
de e-istoj al la 89-a UK, organizon de E-kurso kaj preparadon
por la nacia vespero dum la 89-a UK. En la diskuto la cheestantoj
elmetis bonajn proponojn al LKK, ekzemple kiel lokaj E-asocioj
altigu trejnan kvaliton de E-kurso kaj helpu LKK en varbo kaj
kulturo de volontuloj por la 89-a UK.
Li
Hongjie, vicprezidanto de LKK kaj aganta direktoro de El Popola
Chinio, esprimis en la ferma ceremonio sian esperon, ke chinaj
e-istoj unuanime klopodos por sukcesigi la 89-an UK.
Dum
la kunveno la cheestantoj ankau vizitis la kongresejon de la 89-a
UK - la Internacia Konferenca Centro de Pekino.
(Chen
Ji)