Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Esperanta kurso en la Tibeta Mezlernejo de Pekino

    En la 25-a de marto, la Pekina E-Asocio ekfunkciigis en la Tibeta Mezlernejo de Pekino Esperantan kurson, kiun partoprenas 50 lernantoj 14-15-jaraj. La kurso iras du horojn chiusemajne kaj finighos antau malfermo de la 89-a UK, por ke ili partoprenu la 89-an UK sen lingva problemo, konigu al kongresanoj la tibetan kulturon kaj amikighu kun e-istoj tutmondaj en la UK.

    Pli ol 100 lernantoj sin anoncis por la kurso, sed bedaurinde pro manko de instruisto funkcias nur unu kurso kun elektitaj 50 lernantoj interesighantaj pri fremda lingvo.

    Fondighis en 1987 la Tibeta Mezlernejo de Pekino, kiu akceptis lernantojn el la Tibeta Autonoma Regiono. Diplomighinte la lernantoj au revenas al Tibeto au daurigas sian lernadon en universitato.

(Zheng Bocheng)