Yu
Jinhui, 80-jara e-isto de Kantono, Chinio, projektis kalendaron
por konigi la Pekinan UK Esperante kaj chine. Sur la kalendaro
li skribis en la china lingvo: "Esperanto estas internacia
helpa lingvo de la tuta mondo; ghi farighis la dua elektita fremda
lingvo de la China Eduka Ministerio; ghi estas lernilo por kulturo
kaj tekniko de diversaj landoj kaj shlosilo por lerni okcidentan
lingvon."
En
la letero al la prezidanto de ChEL li diris, ke li donacos siajn
kalendarojn al la oficistoj de ChEL kaj LKK-anoj.
(Yu
Tao)