Antautagmeze
de la 12-a de januaro 2004 okazis en la Informa Oficejo de la
Shtata Konsilantaro de Chinio gazetara konferenco pri la 89-a
UK. Ghin cheestis pli ol 80 raportistoj el la Xinhua-a Novajh-Agentejo,
China Centra Televizio, China Jhurnalo, China Interreta Informa
Centro kaj aliaj pli ol 40 amaskomunikiloj, inkluzive tiujn de
aliaj landoj.
S-ro
Yu Tao, vicprezidanto kaj ghenerala sekretario de LKK, prezidis
la konferencon. S-ro Guo Xiaoyong, ghenerala sekretario de la
Honora Komitato de la 89-a UK, anoncis, ke la 89-a UK kun la temo
"Lingva egaleco en internaciaj rilatoj" okazos inter
la 24-a kaj la 31-a de julio 2004, en la Pekina Internacia Konferenca
Centro, kaj ke s-ro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso, estos ghia alta protektanto, s-ro
Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso, -- honora prezidanto de ghia Honora Komitato,
kaj s-ro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Shtata
Konsilantaro, -- prezidanto de ghia Honora Komitato. S-ino Tan
Xiuzhu, prezidanto de ChEL kaj LKK, konigis al la raportistoj
la laborojn por invitado kaj preparado de la 89-a UK. Poste Guo
kaj Tan respondis demandojn pri la 89-a UK, utiligado de Esperanto
en Chinio kaj ghia perspektivo.
La
Xinhua-a Novajh-Agentejo kaj la China Interreta Informa Centro
faris rete chelokan raporton, kaj ankau la China Centra Televizio,
la Pekina Televizio kaj multaj aliaj amaskomunikiloj raportis
la gazetaran konferencon.
(Niu
Xueqin)
Fotoj
pri la gazetara konferenco pri la 89-a UK