La
31-a de decembro 2003 estis la lasta tago de la unua alighperiodo
por la 89-a UK, kaj la nombro de alighintoj rapide multighis.
Tiujn tagojn telefonoj, leteroj, poshtmandatoj, faksimilaj telegramoj
fluis al la oficejo de la China Esperanto-Ligo. En la lastaj 3
tagoj de 2003 ChEL ricevis pli ol 200 alighilojn kaj poshtmandatojn.
Ghis nun pli ol 400 e-istoj el 25 provincoj, municipoj kaj autonomaj
regionoj de Chinio alighis al la 89-a UK okazonta en Pekino.