Unua-pagho >> E-novajhoj

 

Chinaj vehikloj raportis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino

    En la 12-a de januaro LKK de la 89-a UK okazigis unuan gazetaran konferencon en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio.

    La konferencon cheestis raportistoj de 46 vehikloj, inter kiuj trovighis la Xinhua-a Novajh-agentejo, la Popola Tagjhurnalo, la Centra Televizio de Chinio, la Centra Popola Radio, Guangming-tagjhurnalo, la Ekonomia Tagjhurnalo, la China Tagjhurnalo, la China Radio Internacia, Fenikso-televizio kaj Ta-Kung-Pao-jhurnalo de Hongkong, la Pekina Revuo, la gazetoj "Chinio Hodiau", "Popola Chinio" kaj "Chinio", la Pekina Junula Tagjhurnalo, la Matenaj Novajhoj de Suda Chinio kaj NHK-televizio de Japanio.

    La prezidanto de la koferenco respondis la demandojn de la raportistoj pri la preparado de la 89-a UK kaj pri la progreso kaj perspektivo de Esperanto.

    Unu horon post la konferenco la internacia kanalo de la Centra Televizio de Chinio publikigis la informon pri la 89-a UK en Pekino. Kaj tiuvespere la novajha kanalo de la Centra Televizio, Fenikso-televizio de Hongkong kaj la Pekina Televizio informis pri la kongreso. En tiu tago la China Radio Internacia diskonigis en 43 lingvoj la 89-an UK.

    En la sama au sekvanta tago pri la gazetara konferenco kaj pri Esperanto raportis ankau la Popola Tagjhurnalo, Guangming-tagjhurnalo, la Pekina Tagjhurnalo, la China Tagjhurnalo, Wen-Wei-Pao-jhurnalo de Hongkong, la Ekonomia Tagjhurnalo, la China Junula Tagjhurnalo, la Scienca-Teknologia Tagjhurnalo, la Laborista Tagjhurnalo, la China Virina Jhurnalo, la Legha Jhurnalo, la China Loghantara Jhurnalo, la Informa Tagjhurnalo, la China Tempo, la Kamparana Tagjhurnalo, la Pekina Junulara Tagjhurnalo, la Pekina Vespera Jhurnalo, la Pekinaj Matenaj Novajhoj, la Pekina Amuza Bulteno, Unuigho-jhurnalo kaj Qilu-a Vespera Jhurnalo.

    Samtempe kun tio ankau retoj rapotis pri la konferenco. La China Interreta Informa Centro raportis en sia fronta pagho pri okazigho de la universala kongreso de Esperanto en Pekino sub la titolo "Kolektigho de Esperantistoj en Pekino en Julio". La reto de la Xinhua-a Novajh-agentejo instalis specialan rubrikon por diskonigi UK, UEA, Esperanton kaj E-organizojn. Krome ghi kunigis la koferencon kun la temoj de Esperanto, raportante pri Esperanto, disvolvigho de Esperanto en Chinio kaj la rolo de Esperanto en kultura diskonigado, sub la titoloj " 'Rughdoma Songho' kaj 'Mirrakontoj de Liaozhai' diskonigas la chinan kulturon", "Mao Zedong kaj Chen Yi energie subtenis E-movadon", "Lingva Egaleco - Temo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto" kaj "Lingvo el 28 Literoj, Simpla, Logika kaj Facile Lernebla".

    Per chena sendo de fotoj kaj artikoloj la Centra Televizio de Chinio raportis la konferencon sub la titolo "Gazetara Konferenco de LKK pri UK". La China Radio Internacia sisteme konigis la naskighon kaj evoluon de Esperanto kaj ghian rolon en internacia komunikado sub la titolo "Chinio Penos Plene Sukcesigi la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto". Kaj retoj de multaj jhurnaloj de diversaj lokoj de Chinio raportis pri la evento.