Inter
la 8-a kaj la 15-a de majo 2004 en Sopron, Hungario, okazos la
56-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF),
kiun komune aranghos austraj kaj hungaraj gekolegoj. Dum la kongreso
funkcios speciala porokaza radioamatora stacio kun voksigno HG56VEK
kaj faros kontaktojn kun la tuta mondo. Pro la kontakto la diverslandaj
radioamatoroj ricevos belan, koloran konfirmkarton. La celo de
la radiostacio estas informi la radioamatorojn de la mondo pri
la kongreso kaj pri Esperanto.
(umea
<iferdr@axelero.hu>)