Unua-pagho >> E-novajhoj

Michel Duc Goninaz: la esperantisto de la jaro 2002

    La internacia revuo "La Ondo de Esperanto" (Kaliningrad, Ruslando) iniciatis en 1998 chiujaran proklamadon de la esperantisto de la jaro. Chi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn vochojn. La vochdonado finighis je la Zamenhofa Tago, la 15-an de decembro 2002, kun jena rezulto: Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la esperantisto de la jaro 2002.

    La internacia jhurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.

    Iama profesoro pri slavistiko kaj esperantologio en la universitato de Aix-en-Provence (Francio), Michel Duc Goninaz havas longan esperantistan vivon. Aktiva same kiel Gaston Waringhien en la SAT-medio, li transprenis leksikografie lian gravegan moralan kaj sciencan heredajhon. Didaktike kompetenta, li autoris interalie tre utilan vortaron, eldonitan de komerca entrepreno, kun terminoj grupigitaj lau semantikaj familioj. Literature fajna, li interalie tradukis la verkon de Albert Camus "La fremdulo". La eta kuriozajho: estas li, la juna policisto, kiu tajpas la konfeson donitan de la edzino de Karleto (Jana Flego) al la komisaro (Raymond Schwartz) en la filmo "Angoroj" de J. L. Mahe (1963).

(El "La Ondo de Esperanto")

Filmo pri Esperanto en Kroatio

    Neregistaraj asocioj, kiuj ricevas financan subtenon de la registaro por siaj projektoj, estas invitataj de oficejo pri asocioj de registaro de Respubliko Kroatio publike prezenti sian laboron en Zagreba Foiro dum februaro.

    La Kroata Esperanto-Ligo (KEL) prezentos sian projekton "Kurso pri komputilo por geavoj" kaj "Mezeuropo estas mia hejmo".

    Char pluraj asocioj prezentighos per la dokumenta video-filmo, ankau KEL sukcesis aranghi filmeton pri si. Kroata filmreghisorino Romana Rozic, kiu memlernis Esperanton, reghisoris 8,5-minutan filmon per filmmaterialo pri niaj diversaj agadoj. Direktoro de la Kroata Televido Mirko Galic permesis uzi 2,5 minutojn da filmita materialo pri Esperanto-aktivecoj el la arkivo de la kroata televido HRT. Aliaj materialoj venis el amatora fono.

    En la filmo pri Esperanto parolas gejunuloj, kiuj en 1996 filmis junularan elsendon "Parlaonica", sekvas pluraj scenoj el la kongreso kaj ne mankas ankau la lastatempaj sukcesoj de Stephanie Strunjak dum gastado en shatata televida programo "La vivanta muro". La zagreba premiero de la filmo okazos en januaro 2003 en Esperanto-Societo "Bude Borjan".

(Kroata Esperanto-Ligo <esperanto@zg.hinet.hr>)

Cseh-metodo lau nova sistemo

    La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) jam de 1929 okupighas pri la edukado de novaj instruistoj kapablaj gvidi kursojn lau Cseh-metodo.

    De la jaro 1976 la lernado kiel gvidi rektmetodajn kursojn estas dividita en 3 diversgradaj seminarioj (nomataj A, B kaj C).

    Inter 1998 kaj 2002 IEI okazigis en diversaj mondopartoj la jenon:
1998: 10 Seminarioj kun cheesto de 99 seminarianoj
1999: 7 Seminarioj kun cheesto de 44 seminarianoj
2000: 7 Seminarioj kun cheesto de 101 seminarianoj
2001: 12 Seminarioj kun cheesto de 134 seminarianoj
2002: 11 Seminarioj kun cheesto de 122 seminarianoj

    Temas, do, pri entute 47 diversgradaj seminarioj kun cheesto de 500 seminarianoj en tiu 5-jara periodo.

    Repensinte la enhavon de la tuta eduka programo kaj ghiaj celoj, IEI decidis lanchi ekde la 1-a de januaro 2003 renovigitan sistemon por diplomighi kiel Cseh-instruisto. La programo konsistos el 2-grada lernado: Enkonduka kaj Diplomiga Seminarioj. Dum ili la temoj pritraktataj estos la pedagogiaj principoj de rektmetoda lingvoinstruado.

    Kompare al la nuna sistemo estas konstateblaj kelkaj shanghoj, ekzemple, la nuna sinsekvo de 3 diversaj seminarioj (A, B kaj C) forfalos kaj ni havos nur 2 seminariojn: Enkondukan kaj Diplomigan; estas ankau modifoj en la programaj enhavoj, la taksosistemo ktp.

    En la Enkonduka Seminario (ES) estos analizataj la pedagogiaj principoj kaj la bazoj de rektmetoda lingvoinstruado. Ankau la specifaj trajtoj de Cseh-metodo estos tiam prilaboritaj. La Diplomiga Seminario (DP) centrighos en ghenerala metodiko, didaktiko kaj konatigho kun rektmetodaj lerniloj. Fine de ES ne okazos ekzameno, sed jes fine de DP kaj tiu ekzameno estos antau internacia ekzamena komisiono.

    IEI havas nun ankau novan Ekzamenan Regularon, kiu estas disponebla al chiuj interesighantoj.

    Chio chi signifas, ke ekde la 1-a de januaro 2003 ne plu okazos la ghis nun konataj kiel A-Seminarioj pri Cseh-metodo. Pliajn informojn eblas ricevi rekte de: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; rete: iei001@tiscali.nl.

(Atilio Orellana Rojas)

Esperanto-turismo

    Esperantotur funkciis kiel Turisma Servo de Monda Turismo dum 30 jaroj (1973-2002) kaj nun pro ekonomiaj kialoj transformighis en Internacian Klubon ESPERANTOTUR. De kelkaj jaroj ESPERANTOTUR kunlaboras kun FLUGO, kiu okupighas chefe pri aviadila turismo, sed ankau pri E-turismo kaj havas Esperantan nomon. Nun ESPERANTOTUR realigas pere de FLUGO chiujn grupojn, tial eblas dedichi pli da zorgoj pri esperantlingva programo de la sendataj grupoj. Por la jaro 2003 estis planitaj pli ol 100 vojaghoj, el kiuj pli ol 30 internaciaj.

    La plej gravaj vojaghoj: februare -- vojagho kun prof. R. Mielcarek al Suda Ameriko (Peruo-Bolivio-Chilio ghis Fajrolando-Argentino-Urugvajo-Paragvajo-Brazilo), marte -- al Centra Ameriko, aprile -- chirkau la mondo, maje -- vola 19-a Internacia Simpozio pri Esperanto-Turismo kun 10 vojaghvariantoj al Chinio, junie -- la 13-a Europa Esperanto-Forumo en Benelukso kaj Parizo, julie -- al Europo-Afriko kun partopreno en la 13-a Internacia E-Kongreso kaj la 62-a Hispana E-Kongreso en Valencio, sep vojaghoj al la 88-a UK en Gotenburgo kaj la 59-a IJK de TEJO en Lesjofors kaj auguste -- Chebaltmara Folklora Festivalo en Riga-Jurmala (Latvio).

    Se interesas Vin tiuj E-vojaghoj, kontaktighu kun Internacia Klubo ESPERANTOTUR, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, 85-094 Bydgoszcz, Pollando; tel/fax: (48-52) 3461151; retposhto: andreo@rubikon.net.pl.

(Internacia Klubo ESPERANTOTUR)

1-a kaj 2-a lokoj por esperantistinoj en Zagrebo

    Stephanie Strunjak, 13-jara kroata esperantistino, bazlernejanino, gajnis la unuan lokon en la decembra enketo de la jhurnalo "Jutarnji list" por la titolo "Zagrebanino de la jaro 2002". Stephanie gajnis en la fabelkonkurso de la finnlanda Paatalo-instituto per sia fabelo "Bebo formiko savis formikejon kaj renkontis Julavon". Post la gajno shi estis intervjuita de pluraj jhurnaloj, televid- kaj radiostacioj.

    Ankau la duan lokon gajnis esperantistino, 83-jara kaj ege aktiva Sava Matetich-Luchich.

    Esperantistoj, kiuj kolektighis che Zamenhof-tago kaj vochdonis per la gazetkuponoj, vershajne ankau grave kontribuis al tiu sukceso.

(S. Stimec)

Al EoLA-15 invitas REU, REJM kaj la Novosibirska E-klubo

    EoLA-15 okazos de la 5-a ghis la 9-a de marto 2003 en la bazejo "Timurovec", kiu situas en pitoreska loko 40 km for de Novosibirsko. La loko atingeblas per elektrotrajnoj kaj itineraj busetoj. Venu kaj ghuu varman gastamon de novosibirskanoj!

    Chefa parto de la programo estos, kiel kutime, la konkursoj, en kiuj rajtos partopreni chiuj. Preparighu por partopreni en jenaj konkursoj kaj branchoj:

    1. Kanta konkurso (originala kanto, tradukita kanto, la plej bona plenumo, korusa kanto).

    2. Poezia konkurso (originalaj versoj, tradukitaj versoj, la plej bona deklamado).

    3. Teatra konkurso (teatrajhoj, muzikajhoj, skechoj, humurajhoj).

    4. Urbo de majstroj (manlaborajhoj).

    Pri la ekskurso: Ghi okazos la 6-an de marto. La ekskursantoj vizitos Novosibirskon, faman akademian urbeton, muzeon de Suno kaj unikan infanan kinostudion.

    La kondichoj: La partoprenantoj loghos en 4-5-litaj chambroj (surplanka loghado ne eblas). En chiu etagho trovighas po tri dushejoj kaj necesejoj. En la sama
domo estas la ejoj por la kursoj, lecionoj, metiejoj. La granda halo kaj manghejo situas en apuda aparta konstruajho. Vin atendos chiutage trifoja bongusta mangho (aparte por vegetaranoj) kaj bufedo.

    Alighkotizoj (<14 jaroj -- 15-25 jaroj -- >26 jaroj; en rublo): antau la 15-a de februaro 2003: 0 -- 50 -- 90; poste: 0 -- 90 -- 150.

    La kostoj: La restadkosto por la tuta festivalo estas 1080 rubloj, inkluzive loghadon, manghadon kaj programon, eble ankau la ekskurson. La rusaj partoprenantoj, kiuj ne estas membroj de REU au REJM, krompagos 30 rublojn. Surprizo: post la aligho vi ricevos iun numeron en la listo de alighintoj. Kelkaj numeroj estos felichaj kaj iliaj posedantoj ne pagos la alighkotizon!

    Atenton! Ne necesas anticipe sendi la monon. Chiuj kotizoj pagendos surloke. Kiel dato de la aligho estos konsiderata la tago de la alveno de la alighilo.

    Kontaktoj: La alighilojn bonvolu sendi poshte al: 630078, Novosibirsk-78, p/k 107, Arbekova Katerina; au rete al: <garik@mitino.ptt.ru> au <katka@drbit.ru>. Por urghaj kontaktoj uzu la telefonnumeron de Katja Arbekova (3832) 468494.

    Chiujn detalojn kaj novajhojn vi povas vidi en la retpagho
<http://www.eola15.by.ru>. En februaro chiu alighinto ricevos la duan informilon kun chiuj bezonataj detaloj.

Alighilo por EoLA-15

1. Plena nomo______________________________________________
2. Plena adreso (kun la indekso)_______________________________
___________________________________________________________
3. Telefonnumero____________________________________________
4. Naskighdato______________________________________________
5. Retadreso________________________________________________
6. Jaro de la esperantigho_____________________________________
7. Mi venos por la tagoj:  - 05  - 06  - 07  - 08  - 09
8. Mi manghos en manghejo:  - ordinare  - vegetare  - ne manghos
9. Mi proponas por la programo de EoLA: __________________________________________________________
__________________________________________________________
10. Mi shatos partopreni la 6-an de marto en la ekskurso:

 - jes  - ne
Dato___________________ Subskribo__________________________

(Garik Kokolija)

"Kvino sur kupreso" estis prezentita

    La 30-an de novembro 2002 en la Internacia Jhurnalista Centro en Banjaluko estis prezentita dulingva (serba - Esperanto) libreto "Kvino sur Kupreso" de konata verkisto kaj publicisto Vlado Kecman. Li jam publikigis 13 verkojn kaj 14 scenariojn por dokumentaj filmoj.

    Pri la libreto parolis autoro de la rakonto s-ro Kecman, recenzinto s-ino Mira Makivic kaj konata esperantisto el Banjaluko s-ro Micho Vrhovac. Sen verkistoj kaj esperantistoj cheestis kelkaj jhurnalistoj (Radio de Respubliko Serba, Serba Vocho, Sendependa Gazeto kaj Alternativa Televido).

    La libreton eldonis du neregistaraj organizoj: sekcio "Mladen Oljaca" de la Literatura Ligo de Jugoslavio en Respubliko Serba kaj E-societo "La mondo" el Banjaluko. E-tradukinto estas konata esperantisto, membro de Esperanto Instituto el Belgrado, s-ro Miodrag Kocic.

    "Kvino sur Kupreso" estas unu vera rakonto kun temo pri jam finita milito en Bosnio kaj Hercegovino (Respubliko Serba). Chi tiu rakonto parolas pri malfelicho de homoj, pri infanoj, kiuj plej multe suferis en la lasta milito, kiu okazis sur spaco de la Socialisma Respubliko Jugoslavio en Bosnio kaj Hercegovino de 1991 ghis 1995.

    Ghi estas malghoja dramo de la knabo, kiu estas nur unu atesto de la tragika sorto kaj ghi priskribas sensencajhon de la milito, kiu postlasis grandnombrajn homajn viktimojn, de chiuj el militantaj flankoj, aparte che infanoj en chi tiu lando.

(Micho Vrhovac)

Kongreso en Tanzanio

    La Tanzania Tutlanda Kongreso de Esperanto okazis en la 8-a de decembro 2002 en Pangani, Tanzanio. Ghin partoprenis 12 reprezentantoj el 6 kluboj. La kongresa temo: "Kial la movado dormis en Tanzanio".

    S-ro Leornard Sekibaha, prezidanto de LKK kaj Distrikta Kulturestro, nome de la urbadministranto de Pangani, oficiale malfermis la kongreson. S-ro Costantine Mashauri, kiu kunlaboris kun la organizantoj de la kongreso, parolis pri la kongresa temo. Kontribuis ankau spertaj esperantistoj. S-ro David Mapengo legis la raporton de la komitateto ekde ghia fondigho.

    Estis elektita la estraro de TEA:
-- Prezidanto: s-ro Mramba Simba (Bunda)
-- Vicprezidanto: Leornard Sekibaha (Pangani)
-- Ghenerala Sekretario: David Mapengo (Mwanza)
-- Vicsekretario: Minani Matabaro (Dar es Salaam)
-- Kasisto: Pascal Sao (Dar es Salaam)
-- Plia estrarano: s-ino Agnes Mfuko (Pangani- Tanga)
-- kontroristoj

1. Costantine Mashauri (Arusha)
2. Charles Hizza (Pangani)

    Dum la kongreso oni kolektis 50,000 Tsh (chirkau 55 eurojn) por helpi la laboron de la asocio. La kongreso estis sukcesa, kvankam la partoprenantoj ne estis tiel multaj kiel oni esperis, sed la kongreso faris laboron gravan por la movado en Tanzanio. Almenau oni povis scii la senton de la homoj pri la movado en la lando.

    La venonta tutlanda kongreso okazos en Mwanza la 14-15-an de decembro 2003. Tiam la kongreso ankau festos la Zamenhofan Tagon. Adreso de LKK: David Mapengo, P.O. Box 2435 Mwanza. Retadreso: davidomapengo@yahoo.com.

(Costantine Mashauri <Masho6@yahoo.com>)

Komputilaj ludetoj en Esperanto

    Mi kreis en mia TTT-ejo novan rubrikon: ludoj en Esperanto, en kiu estas preskau dudek ludoj, kiujn mi trovis en la reto kaj esperantigis. Ili chiuj estas malgrandaj, simplaj, sed diversspecaj kaj ofte vere belaj. Ili utilas por instruado, cerbotrejnado au almenau por plibonigo de la humoro. Jughu mem: <http://mpovorin.narod.ru/ludoj/ludoj.html>.

    Estas tre bonvenaj viaj sugestoj, kritikaj rimarkoj, korektoj kaj proponoj.

(Mihxail Povorin <povorin@yandex.ru>)

Zamenhof-Tago en Teherano

    Okaze de la Zamenhof-Tago kaj malfermo de la nova oficejo de la Irana Esperanto-Centro estis aranghita simpla kunveno, en kiu partoprenis 45 geesperantistoj-amikoj. Krom Reza Torabi parolis al la publiko ankau d-roj Mohammad Karamudini kaj Keyhan Sayadpuor.

(Reza Torabi)

Jarkunveno kaj Zamenhofa Festo en Wuhan

    En la 14-a de decembro 2002 la Hubei-a Esperanto-Asocio (HEA) kaj la Wuhan-a Esperanto-Asocio (WEA) okazigis jarkunvenon kaj Zamenhofan feston en la Provinca Sociscienca Centro, Hubei, Chinio. Ilin partoprenis 48 membroj kaj gastoj.

    Lautradicie ni komencis la kunvenon per nia himno "La Espero", tamen diference kaj pli emocie estis: S-ino Solange Goan, entuziasma movada organizanto el Francio, kun siaj s-anoj, por la chi-jara Zamenhofa festo, dissendis 800 Esperantajn kandeletojn tra la mondo. El ili tri ghustatempe atingis nin. Peonio, nia juna esperantistino novbakita, helpe de s-ro Zhu, ekbruligis la kandeletojn.

    S-ro Hu Guozhu, prezidanto de HEA, faris raporton pri la laboro de HEA en 2002. Poste oni vochlegis la nomojn de 10 membroj, kiuj dum la tuta jaro plej bone agis por nia movado kaj por la lingvo. Estraranoj de WEA parolis pri sia laborplano por 2003. S-ro Peng Zhengming, ghenerala sekretario de HEA, prezentis la 2-an Esperantan Simpozion jhus okazintan en Kantono.

    Posttagmeze, en la Zamenhofa Festo, unue parolis reprezentantoj el Huangshi, Jingzhou, Jiangling kaj Jianli. Sekvis individuaj paroloj. Poste la partoprenantoj amuzis sin per kantado, dancado, ludado kaj similaj programeroj.

(Peng Zhengming)

Zamenhofa Festo en Prilep

    Honore de la naskigho de Zamenhof, esperantistoj el Prilep, Makedonio, komencis siajn aktivecojn. La 14-an de decembro 2002 en loka radiostacio "Holidej", s-ino Cvetanka Grigorova, s-ro Viktor Galeski kaj f-ino Gordana Jankuloska (chiuj esperantistoj el prilepaj E-societoj "La Progreso" kaj "Estonto"), preparis kaj partoprenis unuhoran radiodisaudigon dedichitan al Esperanto kaj E-movado en Prilep.

    En la sama tago E-societoj "La Progreso" kaj "Estonto" organizis tradician shakludan turniron sub la nomo "Semajno je la internacia amikeco". La turniron partoprenis 4 teamoj: Teamo de blindaj esperantistoj, teamo de mezlernejo Mirche Acev, teamo de Junulara E-societo "Estonto" kaj miksita teamo de prilepaj esperantistoj kiel dua Esperanto-teamo. Partoprenis po 3 ludantoj. Venkinto estis dua E-teamo. Chiuj patroprenantoj ricevis diplomojn kaj esperantajhojn kiel donacon.

    Pri la shakluda turniro informis loka radio kaj TV-stacio. Samtempe estis surbendigita 10-minuta videomaterialo. La patroprenantoj kaj aliaj gastoj (pli ol 20) havis eblecon viziti fotoekspozicion en la societo dedichitan al Esperanto-movado en Prilep. Kiel parto de la aktivecoj, la Junulara E-societo eldonis kelkajn modelojn de la shlosilingoj kun E-motivoj kaj tekstoj, kaj du blazonoj.

(Viktor Galeski <galeesp@mt.net.mk>)

Chi tie estas printempo, kaj eterne

    En la 21-a kaj la 22-a de decembro 2002 la Liaoning-a Esperanto-Asocio (LEA) festis la 143-an datrevenon de la naskigho de Zamenhof en Shenyang, Chinio. Kvankam la temperaturo atingis 20 gradojn/C sub la nulo, tamen la malvarma vetero ne baris la pashojn de pli ol 40 esperantistoj el 6 urboj por partopreni la feston. Auskultinte la biografion de Zamenhof kaj la festparoladojn, la cheestantoj varme kunsidis pri la evoluo de Esperanto kaj havis komunan konscion: La futuro de Esperanto estos prospera. Ili esprimis sian amon al Esperanto kaj al ghia kreinto per kantoj, dancoj kaj tosto dum la kunmanghado.

    Dum la festo la estraranoj de LEA kunvenis por resumi la laboron de 2002 kaj diskuti pri la laborplano de la venonta jaro. Oni ghojis vidi nemalmultajn novajn vizajhojn en la kunveno. Tio signifas, ke la esperantistaro de la provinco estas pligrandighanta. Laste s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, substrekis, ke surbaze de la laborplano de UEA LEA unuigu chiujn personojn, kiuj povas esti unuigitaj por Esperanto.

    La festo finighis per matcho de bovlingo. Paco, felicho kaj varmo chiam regis en la du-taga festo. Oni shajne sentis la atmosferon de printempo, kvankam estis vintre.

(Wu Guojiang)