Unua-pagho >> E-novajhoj

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
(la 21-a de februaro 2003)

    La Esperanto-movado partoprenas ankau chi-jare la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La agadoj de Unesko en chi tiu kampo estis multaj ekde la apero de la studo "The use of vernacular languages in education" en 1953. La dokumento de Unesko 16/C de 1970 diras, ke "La gepatra lingvo signas por la homa estajho la esencan vojon, danke al kiu ghi eniras sian socion, igas sia la kulturon de la grupo, al kiu ghi apartenas, kaj metas la bazojn por la evoluo de siaj intelektaj kapabloj". Tiajn ideojn esprimis ankau edukistoj kaj filozofoj. Ni citu nur Gandhi, kiu en 1920 tre klare diris: "... efektiva eduko estas neebla per fremda lingvo... ur la popola lingvo povas instigi originalecon de penso en la plej largha nombro de homoj." Au, ankorau pli klare: "Doni al milionoj da homoj la konon [nur] de la angla estas sklavigi ilin." Kelkaj homoj asertas, ke la internacia lingvo Esperanto havas la celon forigi chiujn aliajn lingvojn kaj ighi la sola lingvo de la mondo. Tio ne estas la celo de la Esperanto-movado, kiu havas precize la malan celon. Fakte la morto de lingvoj ofte estas la sekvo de la uzo de lingvoj de nacioj pli fortaj en internaciaj rilatoj. Esperantistoj chiam celis konservi chies gepatran lingvon, kaj nur proponi la uzon de Esperanto en la internaciaj rilatoj. Ni volas, ke chiu infano havu la homan rajton esti edukata en sia gepatra lingvo. Ni volas, ke chiu homo havu la homan rajton partopreni en la internacia vivo sur bazo de lingva kaj kultura egaleco. Ni volas nur ke la artikolo 2-a de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu malpermesas diskriminaciojn surbaze de lingvo, estu aplikata je chiuj niveloj. Je internacia nivelo la neutrala lingvo Esperanto estas la rimedo por certigi la Lingvajn Homajn Rajtojn de chiuj. En tiu senco la Esperanto-movado festas kune kun Unesko la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo.

(Universala Esperanto-Asocio)