Unua-pagho >> E-novajhoj

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazonta

    La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos inter la 7-a kaj la 25-a de julio 2003 en la Lernejo por Internacia Lernado en Brattleboro, Vermont, Usono.

    Dum la kursoj informas Spomenka Shtimec (Kroatio), d-ro Paul Gubbins (Britio) kaj Lee Miller (Usono). La kursoj okazos en tri niveloj: post baza, progresiga kaj supera. Pliaj informoj kaj aligho che: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512, Usono. Rete: eddyellen@aol.com. Tel.: (360)754-4563. Hejmpagho de la arangho: www.esperanto-usa.org/nask/

(Ellen M. Eddy)

Afrika E-movado

BENINO

    La 1-an de februaro okazis ghenerala asembleo de la Benina Esperanto-Federacio en la urbo Cotonou. Estis elektita nova estraro konsistanta el:
Prezidanto: Gbozo Clement
Vicprezidanto: Gbadamassi Latifou
Ghenerala sekretario: Hounsounou François
Vicsekretario: Amouzou Justin
Kasisto: S-ino Amègblé Edwige.

    Tiu nova estraro havas la taskon relanchi la movadon en la lando kaj pretas kunlabori kun chiuj esperantistoj, kaj precipe kun la Afrika Oficejo de UEA.

(Benina Esperanto-Federacio <esperantobenin@yahoo.fr>)

NIGhERIO

    La 1-an de marto okazis en Owerri komitatkunveno de nigheriaj esperantistoj. La kunvenantoj priparolis la financon de la landa asocio EFEN, ties registrighon che la instancoj de la lando, antau ol pridisktuti la reorganizadon de la movado en la lando. Elektighis provizora estraro, kiu laboros ghis la fino de la jaro 2003. Ghi konsistas el:
Prezidanto: Prince Henry Oguinye
Vicprezidanto: ingh. Abrahamo U.S. Mrakpor
Sekretario: Ahmed Seraphin Anagovi
Kasisto: Uhuegbu Israel

    Tiu chi estas taskita efektivigi la diversajn decidojn de la kunveno: funkciigi edukfakon de la landa asocio, varbi esperantistojn kaj neesperantistojn al EFEN, pluzorgi pri la Esperanto-lernejo en Orodo, ktp.

(Esperanto-Federacio en Nigherio <efen_2002@yahoo.co.uk>)

E-kurso en E-domo de Kaunas, Litovio

    La Litova Esperanto-Asocio kutimas organizi E-kurson kelkfoje chiujare. La 24-an de februaro komencighis unumonata intensa kurso por komencantoj kaj dauriga kurso (la II-a nivelo) por tiuj, kiuj faris kurson por komencantoj en novembro-decembro en 2002 (tiam estis 55 komencantoj). Enskribighis 35 komencantoj. La daurigan kurson partoprenas 30 personoj.

    Kurson gvidas sinjorino Ewa Bondar, fama instruistino de la Internacia Esperanto-Instituto.

(Litova Esperanto-Asocio)

Esperanto sur finna sceno

    La Urba Teatro de Oulu en Norda Finnlando surscenigis la furoran romanon "Populara muziko el Vittula" de la sveda autoro Mikael Niemi pri la vivo de du junuloj en nordsveda kampara vilagho en la 60-aj kaj 70-aj jaroj. La romano vendighis en Svedio en 750 mil ekz. kaj ghi estas tradukita al multaj lingvoj. Ankau Esperanto estas parolata en ghi: vizitanta afrika pastro predikas Esperante kun unu el la chefroluloj kiel interpretisto. S-ro Allan Mehtonen, delegito de UEA en Oulu, "reghisoris" la aktorojn pri la Esperanta elparolo. La premiero okazis la 21-an de februaro.

(Osmo Buller <osmo.buller@kolumbus.fi>)

Nova eldonajho de IEI

    La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) jhus lanchis al la merkato sian novan eldonajhon: "Vivo de Andreo Cseh" de Ed Borsboom.

    La verko temas pri la vivo de Cseh kaj parte pri tiu de Julia Isbrucker. Cetere, ghi estas ne nur la unua biografio pri la legenda pedagogo, sed ankau dokumento pri chapitroj el la Esperanto-historio. La teksto entenas diversajn tiklajn epizodojn kiel pri la stokholma pucho en UEA en 1934, la nazia malpermeso de la Internacia Lingvo en Nederlando, la agado de Connor en Usono, la ata-ita-konflikto.

    La verko estas mendebla che IEI kontrau EUR 18,00 + sendokostoj. Triona rabato ekde 3 ekzempleroj. Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.

(Internacia Esperanto-Instituto)

La Esperanto-festivalo "Aroma Jalto-2003"

    La Ukrainia Esperanto-Asocio invitas vin viziti la plej prestighan kuraclokon de Ukrainio, krimean urbon Jalto. Tie okazos la tradicia lingva E-festivalo "Aroma Jalto-2003". Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra Maro, florantaj kreskajhoj, historiaj kaj naturaj vidindajhoj inspiros vian animon kaj ighos neforgesebla evento de la jaro. Venu kaj komprenu, kial Krimeo estas nepre vizitenda almenau unufoje en la vivo, des pli en gastama kaj amika Esperanto-etoso.

Rapidu kaj alighu, karaj!
Tempo: 01-11.05.2003
Loko: Krimeo, fama kuracloko Jalto
Eventualaj prezoj

    Loghado: en 4-6-litaj chambroj kontrau 2 USD. Lavabo, dushejo kaj necesejo estas en la koridoro.

    Nutrado: memstara, proksimas manghejo, vendejoj, bazareto.

    Lingva ordo. Tradicie severa. Nulaj komencantoj ne estos akceptataj.

    Kontaktighu kun Volodimir Viktorovich. Adr.: p.k..35, Kijiv-133, UA-01133, Ukrainio; tel.: (044) 295 17 01; retposhte: volodimir_h@ukr.net.

(Ukrainia Esperanto-Asocio)