Unua-pagho >> E-novajhoj

Oratora Konkurso de UEA

     La Oratora Konkurso de UEA invitas partoprenantojn por la tria fojo ekde la 86-a UK en Zagrebo. Ghi okazos dum la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo.

Temoj

(a) Lingvaj rajtoj kaj respondecoj
(b) Akvo
(c) Interreto: rejunigo de la Esperanto-movado?

Partoprenantoj

    Rajtas partopreni gejunuloj ghis 28-jaraj, kiuj alighis al la kongreso. La partopreno en la konkurso estas senpaga, sed chiu kandidato devas, minimume unu tagon antau la konkurso, sin skribe anonci al la LKK au al la estrarano pri kulturo, Humphrey Tonkin.

Okazigo

    La konkurso okazos publike, sub prezido de la prezidanto de la komisiono kaj en la cheesto de la du pliaj membroj de la jughkomisiono. Ghi okazos en la Internacia Lingvo. La kandidatoj devas paroli pri unu el la supraj temoj libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. Chiu kandidato rajtas paroli dum proksimume 10 minutoj, sed la komisiono povas, depende de la nombro de kandidatoj, longigi au mallongigi tiun limtempon. La prezidanto de la komisiono anoncas, antau la komencigho de la konkurso, la decidon de la komisiono rilate la dauron de chiu parolado.

    La komisiono jughos la paroladojn el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj lau la ghenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La konkurso okazos la kongresan mardon, de la 10-a ghis la 11-a horo. La nomo de la salono aperos en la kongresa libro.

Premioj

    La premioj estas tre valoraj libroj. La gajnintoj ricevos ankau diplomojn kaj iliaj nomoj estos proklamitaj dum unu el la kongresaj kunsidoj kaj publikigitaj en la oficiala organo de UEA.

Jughantoj

    La membroj de la jughkomisiono chi-jare estos Eliza Kehlet (eksa interpretisto che la Europa Parlamento), Hans-Michael Maitzen (profesoro pri astronomio che la Viena Universitato) kaj Georgo Nanovfszky (ambasadoro de Hungario en Singapuro).

(UEA)