Che
<www.uk-2003.net> ekfunkciis la retejo de la chi-jara UK.
Estas preta la diskutejo pri la kongresa temo: legeblas la enkonduko
de Humphrey Tonkin, reghisoro de la kongresa temo, al kiu oni
povas aldoni proprajn rimarkojn.
Partoprenontoj
al la UK povas trovi sur la paghoj praktikajn informojn, i.a.
kiel atingi la kongresejon kaj utilajn informojn pri Gotenburgo
kaj Svedio.
La
nombro de alighintoj proksimighas al 1700. Oni povas vidi, kiuj
ili estas kaj el kiuj landoj ili venas. La listo estas konstante
ghisdatigota. La kongresan programon oni povos sekvi ekde la 26-a
de julio.
(Franko
Luin <inko@algonet.se>)