Post
komenco de SARS-krizo en Chinio ekestis duboj pri okazigo de la
Universala Kongreso en 2004 en Chinio.
La
Estraro de UEA faris neniun novan decidon. Ghi nur konstatis,
ke post la proklamo de la Monda San-Organizo ke chesis SARS-epidemio
en Chinio, ne plu ekzistas duboj pri la okazigo de la kongreso
en Pekino, kiuj ekestis pro tiu epidemio. Tial la decido de la
estraro farita en januaro 2002 okazigi la 89-an UK 2004 en Pekino
restas senshangha.
Mi esperas havi venontjare sukcesan laboran kaj ghuoplenan Universalan
Kongreson kun partopreno de multaj esperantistoj el chiuj partoj
de la mondo. La partoprenantoj de la chi-jara Universala Kongreso
povos jam en Gotenburgo alighi al la venontjara kongreso.
(Ivo
Osibov, estrarano pri kongresoj)