Unua-pagho >> E-novajhoj

Estimata prezidanto de UEA, doktoro Renato Corsetti,
Estimataj kongresanoj el diversaj landoj,
Sinjorinoj kaj sinjoroj,

     Mi ege ghojas cheesti la solenan inauguron de la 88-a UK en la charma havenurbo Gotenburgo. Mi varme salutas kaj gratulas vin.

     Lingvo estas komunikilo de la homaro. Ni rimarkis, ke Esperanto helpas al la popoloj el diversaj landoj facile interkomunikighi, bone interkompreni kaj pace kunesti. La temo de chi tiu kongreso estas "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj", tio montras, ke la E-movado aktive partoprenas kaj antauenpushas la socian evoluon de la homaro.

     Post kiam d-ro Zamenhof kreis la lingvon Esperanto en 1887, pli kaj pli multaj homoj en la mondo lernis ghin. Nur en Chinio ghiaj lernantoj iam nombris kelkcent milojn. De la jaro 1905, UK, kiu okazas preskau chiun jaron, ludas gravan rolon por disvastigi Esperanton kaj disvolvi E-movadon en la mondo. La China E-Ligo aktive partoprenas en agadoj de UEA. En 1986 UEA sukcese okazigis sian 71-an UK en Pekino. En 2004, Pekino gastigos la 89-an UK. Por tio la China E-Ligo aktive kunlaboras kun UEA. Ni varme bonvenigas chiujn esperantistojn el diversaj landoj al la pekina kongreso en 2004 kun espero, ke ili ne nur ghuos la kongreson, sed ankau persone spertos la progreson en politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo de la lando, kie vivas 22% da loghantoj de la mondo, dum la pasintaj pli ol 20 jaroj.

     Fine, mi deziras al la kongreso plenan sukceson. Koran dankon!

(Zou Mingrong)