Vespere
de la 27-a de julio Guo Xiaoyong, estro de la china delegacio,
Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), kaj
Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, interparolis kun prezidanto
de UEA s-ro Renato Corsetti, vicprezidanto s-ro Lee Chong-Yeong,
ghenerala sekretario s-ro Ivo Osibov, estrarano pri financo s-ino
Ans Bakker k.a.
S-ro Guo diris: "Mi tre ghojas, ke okaze de tiu chi kongreso
mi konatighis kun vi, prezidanto de UEA. Mi deziras plenan sukceson
al la kongreso. Ni jam transdonis al la china registaro la leteron,
kiun vi skribis al prezidanto de la China Popola Kongreso s-ro
Wu Bangguo. Shtata gvidanto de Chinio estos alta protektanto de
la 89-a UK. La china registaro forte subtenos la kongreson finance.
Kaj LKK jam formighis. Inter la honoraj komitatanoj trovighas
Chen Haosu, prezidanto de la China Popola Asocio por Amikeco kun
Fremdaj Landoj, kaj s-ro Chai Zemin, fama china diplomato, kiujn
vi renkontis dum via vizito en Chinio. Mi kredas, ke la Pekina
Kongreso certe sukcesos dank' al la apogo de nia registaro kaj
gvido de UEA.
"En aprilo kaj majo furiozis SARS-epidemio en Pekino. Vi,
prezidanto kaj vicprezidanto de UEA, donis grandan atenton al
la epidemia situacio en Chinio. Vi skribis ret-leterojn al ChEL
por konsoli chinajn e-istojn. Pro tio mi tre dankas vin. Post
la komuna klopodo la epidemio estis bremsita. La 24-an de junio
la Monda San-Organizo nuligis turisman averton al Pekino kaj elstrekis
la nomon de Pekino el la listo de epidemiaj regionoj, kaj sekvas
pli strechaj preparaj laboroj por la 89-a UK. Ech tiam ChEL ne
chesis interkonsilighi pri turismaj itineroj kaj aliaj laboroj
por la kongreso. Nun la chiutaga vivo de pekinanoj estas en normala
ordo. Ni kredas, ke la epidemio certe likvidighos, tio ege helpos
al nia kongreso. Dum la pasinta tempo vi helpis nin en prepara
laboro por la kongreso. Ni esperas viajn pli multajn konsilojn
por nia laboro. Ni esperas ankau, ke oficisto de UEA venos al
Pekino por inspektado, kaj ni kredas, ke la venonta UK certe farighos
sukcesa, signifoplena kaj kun chinaj trajtoj, kaj ni faros la
Pekinan Kongreson mejloshtono en la historio de nia movado. Hodiau
mi dialogas kun vi kun interpretisto. Mi esperas, ke venontfoje
mi parolos kun vi en Esperanto, sen interpretisto."
S-ro Renato Corsetti diris: "Estas feliche, ke grandaj problemoj
en Pekino estas solvitaj kaj la kongreso povos okazi sen problemoj
en Pekino venontjare. Do vi deziras, ke multaj esperantistoj tra
la mondo partoprenu la Pekinan Kongreson, kaj necesas potenca
sukcesa lukto de la chinaj instancoj kontrau la malsano, char
chiuj esperantistoj volas aliri Pekinon.
"Pro tio ni estas kontentaj, la afero estas sukcesa, kaj
mi estas ankau certa, ke sub la sperta laborado de niaj homoj
de ChEL kaj LKK, chio estos en ordo, niaflanke ni provos fari
chion por ke la kongreso estu sukcesa.
"De la flanko de UEA ni faros chion eblan por ke ghi estu
granda sukceso, chefe por ke ghi estu la unua granda kongreso
de Esperanto en Azio. La kongreso certe estos mejloshtona por
Chinio, efektive la historio de Chinio estas tre longa kaj tre
flora, vershajne chi tiu kongreso ne estos io tre aparta por Chinio,
sed certe ghi estos mejloshtono por la E-movado kaj por la chinaj
e-istoj kaj de tio ni certe estos felichaj por lanchi."
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)