Jam
antau la kongreso la svedaj amaskomunkiloj komencis diskonigi
la 88-an UK. La sveda novajhagentejo TT dissendis longan artikolon
bazitan sur intervjuoj kun pluraj LKK-anoj, donante ankau kelkajn
praktikajn frazojn en Esperanto kun traduko en la sveda. Tiun
artikolon multaj gazetoj publikigis, i.a. la vaste distribuata
gazeto Metro, kiu en sia gotenburga eldono aldonis iom
da propra materialo. Plej origine ghis nun agis la tutlanda gazeto
Expresen, kiu turnis sin al la Alta Protektanto de la kongreso,
la sveda chefministro Goran Persson. Li ne povas cheesti la inauguron
de la kongreso, char li ferias, kion la gazeto ilustris per granda
kolora foto kaj granda parolveziko.
En
la 26-a la gotenburga gazeto Goteborgs-Posten aperigis
novan longan artikolon dissenditan de la novajhagentejo TT. Samtage
aperis en la plej grava sveda gazeto Dagens Nyheter artikolo
verkita de ghia Gotenburga korespondanto kaj paralele la E-traduko
de la artikolo.
En la loka radio oni povis audi plurfoje intervjuojn kun diversaj
reprezentantoj de LKK. Estas atendataj ekipoj de diversaj televidaj
kompanioj, kiuj sekvos la laborojn de la kongreso au kaptos la
okazon por prepari specialajn programojn pri la "fenomeno"
Esperanto por estonta uzo. Nur unufoje jare tiom da esperantistoj
kolektighas en unu loko - okazo, kiun oni intencas utiligi.