La
29-an de julio okazis la Oratora Konkurso, kiu enlistighis en
programo en la pasintaj jaroj por kuraghigi junulojn lerni kaj
paroli Esperanton.
La
konkurso-salono estis plenplena de auskultantoj. 3 junaj e-istoj
el Rusio kaj Rumanio partoprenis la konkurson. Bedaurinde la unua
premio estis ne aljughita, kaj Andreo Korobejnikov, 17-jara junulo
el Rusio, kiu ludis pianon en la malfermo de la kongreso, kaj
esperantistighis antau du jaroj, gajnis la 2-an premion. La titolo
de lia parolado estas "Rajto je lingvo -- juraj aspektoj
de Esperanto". Bianca Muresan, 21-jara rumana studentino,
kiu eklernis nian lingvon en oktobro de la pasinta jaro, gajnis
la 3-an premion, kaj la 16-jara Natalja Parshina el Rusio, gimnazia
studentino pri turismo kaj komerco, ricevis honoran mencion.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)