La
chi-jara UK ricevis mesaghon de la Asista Ghenerala Direktoro
de Edukado de UNESKO kiel jene:
Kun granda plezuro mi, komisiite de la Ghenerala Direktoro de
UNESKO, hodiau sendas saluton al la partoprenantoj de la 88-a
Universala Kongreso de Esperanto. Kiel vi scias, UNESKO aljughas
grandan gravecon al kunlaboro kun neregistaraj organizoj, chu
internaciaj chu naciaj, char ni same celas krei solidarecon kaj
interkomprenighon. Pro tio ni alte taksas niajn multjarajn rilatojn
kun la Universala Esperanto-Asocio, kiu chiam aktivis por establi
ligojn inter diversaj popoloj, tiel kontribuante al internaciaj
interkomprenigho kaj paco. UNESKO rigardas lingvojn kiel kanalojn
de dialogo kaj do de interkomprenigho. Pacaj interrilatoj inter
la nacioj de la mondo nepras en la nuntempo, kaj lingvo kaj kulturo
estas la shlosilaj elementoj de internacia dialogo.
Chiu lingvo estas kaj esprimo de la kulturo de komunumo kaj ilo
por konservi tiun kulturon por postaj generacioj. Chiu lingvo
en la mondo prezentas unikan manieron percepti la realon. Estas
danghero, ke multaj el tiuj lingvoj, protektantoj de diverseco,
malaperos dum la venontaj jaroj, se ni ne multe penos por ilin
konservi.
Per
tio, ke ghi stimulas komunikmetodon, la Esperanto-movado helpas
konstrui pontojn de interkomprenigho inter diversaj popoloj kaj
kulturoj. Tiumaniere Esperanto helpas montri, ke unueco kaj diverseco
eblas kaj fakte necesas. Mi gratulas la Universalan Esperanto-Asocion
pro tiu iniciato kaj mi deziras al la kongreso chian sukceson.
(John
Daniel el Parizo)