En
intertempo de programeroj venis al la gicheto de pekina UK prof.
Reinhard Selten, gajninto de Nobel-premio en 1994. S-ro Selten
diris, ke li jam kelkfoje vizitis Chinion. Li vizitis Pekinon,
Shanhajon ktp, vidis multajn pitoreskejojn, ghuis chinajn manghajhojn
bongustajn. Che la gicheto, s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de la
China Esperanto-Ligo donacis al li kaj lia edzino bildlibron "Antikvaj
Vidindajhoj de Pekino", nove eldonita speciale por la venonta
UK en Pekino. Ankau Yu Tao, ghenerala sekretario de la China Esperanto-Ligo,
invitis la geedzojn partopreni la 89-an UK en Pekino kaj fari
prelegon por la Internacia Kongresa Universitato de la Pekina
UK.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)