La
amaskomunikiloj daure donis atenton al la 88-a UK. En la 29-a
de julio la sveda televizio sekvis multajn fakkunsidojn kaj petis
la kunvenantojn grupighi por grupfoto kaj filmis ilin. La sveda
televizio ankau preparas programon, kvankam ghi ne temos pri la
kongreso, tamen pri la homoj, kiuj okupighas pri Esperanto, pri
la vasteco de interesoj inter esperantistoj.
Jam
de kelkaj tagoj sekvas la kongreson kaj intervjuas esperantistojn
Maximilian Moll de la prestigha franca-germana televida kanalo
ARTE. Ankau lia celo estas pli ghenerala ol la laboroj de la kongreso.
Li interesighas speciale pri Esperanto-parolantaj familioj kaj
la avantaghoj, kiujn la infanoj en tiaj familioj eventuale ricevas
per frua parolado de Esperanto.
La 29-an de julio alvenis Ginanne Brownell, jhurnalistino che
la usona magazino Newsweek, kun la celo skribi artikolon pri Esperanto,
bazitan sur propraj spertoj de partopreno en Esperanto-kongreso
kaj intervjuoj kun faktaj uzantoj de Esperanto. Yu Tao, ghenerala
sekretario de la China Esperanto-Ligo akceptis shian intervujon.
Pri la 88-a UK en Gotenburgo raportis ankau la Xinhua-a Novajh-agentejo,
plej granda novajh-agentejo de Chinio.
(Chen
Ji el Gotenburgo, Svedio)