Posttagmeze de la 28-a de julio okazis en la salono Lapenna la
fervojista kunveno, kun partopreno de 50 personoj el 16 landoj.
La kunvenon gvidis ingh. Istvan Guljas, vicprezidanto de la Internacia
Fervojista Esperanto-Federacio(IFEF). Li raportis pri la 55-a
IFEF-kongreso okazinta en majo en la germana urbo Dresden. Li
informis la partoprenantojn pri la sekvontjaraj IFEF-kongresoj,
kies planitaj lokoj estas Sopran, Hungario (2004); Brakovo, Rumanio
(2005); kaj Pekino, Chinio (2006). Sekvis 20-minuta, tre interesa
fakprelego de s-ro E. H. Olsen kun la titolo "Kelkaj similecoj
kaj diferencoj inter la nordiaj fervojoj".
La
alparolantoj vigle interesighis pri la fervojaj vojagheblecoj
al la IFEF-kongreso en Pekino. Iuj proponis aviadile vojaghi kaj
aliaj preferis uzi fervojon kaj aviadilon kombinite. Menciindas,
ke IFEF havas fervojan terminaron kun 16 mil fakesprimoj, tradukitaj
je 19 lingvoj. La cheestantoj favore akceptis tiun chi informon.
Oni parolis pri la estonto de la fervojista E-movado. Fine la
gvidanto de la kunveno denove esprimis la malfermitecon por membrigi
al IFEF ankau aliajn trafikajn esperantistojn.
(Chen
Ji)