de
WANG HANPING
En
la pasinta jaro post la 87-a UK, la China Esperanto-Ligo (ChEL)
kaj lokaj E-asocioj kaj esperantistoj aktive faris preparojn por
la UK en 2004 kaj vaste diskonigis Esperanton.
1. Preparado por la
89-a UK en 2004
(1)
En novembro 2002, ChEL akceptis s-ron Nikola el UEA, kun kiu ChEL
interkonsilighis kaj diskutis pri la preparlaboro de la Pekina
UK. Nikola esploris la kongresejon, hotelojn kaj aliajn instalajhojn,
kaj kontaktighis kun flug-kompanio, turisma servo ktp.
(2)
La konstantaj komitatanoj de ChEL plurfoje diskutis pri la preparaj
laboroj kaj fondo de provizora Loka Kongresa Komitato.
(3)
ChEL kolektis en "La Mondo" (organo de ChEL) projektojn
de la kongresa emblemo. Post selektado Ghi certigis unu el ili,
kiun sankciis UEA.
(4)
Aprile de la kuranta jaro ekfunkciis la TTT-ejo servanta speciale
por la UK en 2004. www.espero.com.cn/uk2004/
(5)
Estis pretaj la Unua Bulteno, kongresa afisho kaj kelkaj informiloj.
Nun la Dua Bulteno estas en preparado.
(6)
Por diskonigi la 89-an UK kaj la kongresan urbon Pekino, ChEL
faris du diskojn pri Chinio kaj Pekino, la Pekina Eeperanto-Asocio
pretigis gvidlibron pri Pekino.
(7)
La Alta Protektanto kaj membroj de la Honora Komitato de la UK
nun estas invitataj. Shtata gvidanto de Chinio funkcios kiel Alta
Protektanto de la Pekina UK.
(8)
Estas preta la plano pri kulturado kaj trejnado de laborantoj
kaj volontuloj por la UK.
(9)
Arangho de kongresejo, hoteloj, ekskursoj, flug-kompanio estas
farata.
2. La china E-movado
en nova disvolvigho
(1)
En la lasta jaro okazis kelkaj regionaj E-kongresoj, kiuj ludis
pozitivan rolon por disvastigo kaj instruado de Esperanto kaj
vigligo de la movado.
Fine de 2002 en Kantono okazis la kunveno por festi la 20-jarighon
de la Guangdong-a kaj Kantona Esperanto-Asocioj. Samtempe okazis
la 2-a Simpozio de Esperanto-Kultura Interfluo, organizita de
E-Asocioj de Guangdong, Guangxi, Hainan, Hunan, Hubei kaj Jiangxi.
En la simpozio oni diskutis pri la UK en 2004, kultura intershangho,
interreto, turismo kaj komerco.
De
oktobro 2002 ghis marto 2003 esperantistoj en nordorienta Chinio
havis tri konversaciajn kunloghojn. Tia aktivado vigligis la lokan
E-movadon kaj altigis ilian nivelon de konversacio.
Maje
okazis en Yueyang de Hunan-provinco E-renkontigho de centra Chinio
kun diskuta temo de Esperantaj kulturo, ekonomio kaj turismo.
(2)
Por sukcesigi la UK en 2004, la lokaj E-asocioj kaj individuoj
chiumaniere disvastigas Esperanton. Ekzemple, esperantisto Li
Dugong el la urbo Chengdu faras longdistancan Esperantan vojaghon
per biciklado de Chengdu, sudokcidenta Chinio, al Yanji, nordorienta
Chinio, kie okazos la 5-a China Kongreso de Esperanto. Lia tuta
vojagho bezonas duonjaron. La Pekina E-Asocio aranghis raportojn
pri Esperanto en la Nacia Biblioteko, la Pekina Normala Universitato
kaj aliaj institucioj. La Shanhaja E-Asocio kaj la Chongqing-a
E-Asocio fondis E-kursojn. Esperanta konsultigha aktivado kaj
Esperanta Pokalo de Invita Konkurso pri china shako okazis en
la bela urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco. La Esperanto-ekspozicio
de Infana Arto kaj Esperanto-ekspozicio de Jhurnaloj kaj Fotoj
okazis en Nankino, Jiangsu-provinco, kaj Chengdu, Sichuan-provinco.
S-ro Zhang Minniu, ghenarala sekretario de la Lianyungang-a E-Asocio
en Jiangsu-provinco, je sia propra elspezo, starigis Esperantan
tabulon sur movoplena strato kaj disdonis materialojn pri Esperanto.
(3)
Esperanto-instruado estas vigle farata. La Esperanto-Asocio de
Pekino, Tianjin, Shanhajo, Shanxi, Kantono, Zhenjiang, Liaoning,
Dandong kaj aliaj lokoj starigis diversajn E-kursojn.
(4)
Provincaj Esperanto-Asocioj kaj individuoj daurigas aperigon de
Esperanto-periodajhoj kaj bultenoj, ekzemple: Verda Stelo, Versa
Spiko, Verda Stepo, Agadu, Esperanto-movado en Gansu, Tajvana
Esperantisto, Verda Pekino, Verda Lumo, Esperanto Aktivas, Penseo,
Esperanto en Nova Erao kaj Fervojista Esperantisto.
(5)
Universitatoj instruas Esperanton kiel nedevigan studobjekton,
ekz: la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, Shandong-a Universitato,
Dalian-a Universitato, Hefei-a Industria Universitato, Jimei-universitato,
Liaoning-a Financa Universitato kaj Tonghua-a Normala Universitato.
(6)
Krom la E-retpaghoj de EPCh la China Interreta Informo-Centro
kaj China Radio Internacia, estas ankau retpaghoj flegataj de
lokaj Esperanto-asocioj kaj individuoj. Multaj homoj ekkonas Esperanton
sur interreto kaj komencis lerni nian lingvon sur la reto.
(7)
Kontaktoj inter chinoj kaj alilandanoj multighas. Esperantistoj
el pli ol dek landoj vizitis Chinion. Kelkdek chinaj esperantistoj
cheestis la 3-an Azian Kongreson de Esperanto en Seulo, Koreio.
Invitite de la Inchon-a Esperanto-Asocio de Koreio, du membroj
de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vizitis Koreion. La Yanbian-a
Esperanto-Asocio en Jilin-provinco kaj la Taejon-a E-Asocio de
Koreio ghemelighis.
(8)
En augusto la Komuna Seminario de Chinaj, Japanaj kaj Koreaj Junaj
Esperantistoj okazos en la urbo Yanji, nordorienta Chinio, kaj
en oktobro ankau la 5-a China Kongreso de Esperanto tie.