La
1-an de augusto en la salono Lapenna estis prezentado de venontaj
UK-oj, kiu interesis multajn kongresanojn. Iuj ech sidighis sur
la planko. Ili ghuis la belajn filmojn pri pitoreskaj urboj de
Chinio, inkluzive de Pekino, kiu gastigos la 89-an UK.
S-ino
Tan Xiuzhu, prezidanto de la China Esperanto-Ligo (ChEL), kaj
s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL, prezidis la kunvenon.
S-ino Tan , krom prezenti koncize la kongresan urbon Pekino, ankau
traktis la malsanon SARS. Shi diris, ke antau 3 au 4 monatoj la
malsano ekscitis la tutan mondon, kaj multaj samideanoj maltrankvilighis
ne nur pri la malsano, sed ankau pri la sorto de la Pekina UK
en 2004. Dank' al efikaj rimedoj de la china registaro la malsano
estis rapide venkita kaj la normala vivo denove revenis. Shi vochlegis
leteron de iu samideano al la redakcio de El Popola Chinio: "...gravas
kompreni, ke ni la homoj respondecas. La malsano ja nur estas
io, kio enshtelighas tra pordo, kiun ni homoj forgesis fermi.
SARS estas ankorau tre eta, ni havas amason da rimedoj kontrau
ghi. La fenomeno estas timiga. Timo igas nin singardaj, igos niajn
kuracistojn esploradi - timo utilas foje." Jes, la china
popolo kaj china registaro multe lernis de la leciono, por kiu
la china popolo pagis ech la vivon, kaj spertighis pri prevento
kaj kuraco de la malsano. Shi ankau certigis, ke la 89-a UK etendos
siajn brakojn al chiuj kongresemaj esperantistoj chinaj kaj alilandaj.
S-ino Tan kaj s-ro Yu Tao respondis demandojn de la cheestantoj
pri la kongreso.
La
kunveno-cheestantoj ricevis donacetojn. Multaj el ili montris
deziron partopreni la kongreson en Pekino.
(Chen
Ji)