La
88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Gotenburgo,
Svedio, de la 26-a de julio ghis la 2-a de augusto 2003, en cheesto
de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte la temon "Lingvaj
rajtoj kaj respondecoj"
atentigas
pri la pluraj intervenoj kaj deklaroj de Universala Esperanto-Asocio
en lastaj jaroj pri la konservado de lingva pluralismo ene de
shtatoj kaj en la rilatoj inter shtatoj, kaj pri la rolo, kiun
la Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj neutrala
ponta lingvo inter la diversaj lingvoj;
notas
en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago (1996) pri lingva
demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj Kongresoj de Esperanto
en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);
konstatas,
--
ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj ne nur kiel
iloj de komunikado, sed ankau kiel manieroj por esprimi sian identecon;
--
ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj richajhoj de
la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto de demokratia
lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankau liveras la lingvajn
rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed ankau inter
la socioj;
--
ke lingvaj rajtoj - nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al la kontentigo
de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco en plurlingvaj
situacioj - estas esenca kaj tro ofte neglektata elemento en la
fundamentaj homaj rajtoj;
--
ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura sed ankau
morala, en kiu chiu havas respondecon partopreni;
--
ke tiuj rajtoj aplikighas, au devus aplikighi, je chiuj niveloj
de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj tra la protektado
de lingvaj malplimultoj ghis lingva egaleco en la rilatoj inter
shtatoj;
--
ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia komunikado postulas
konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj komunumoj, en
la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko, char tio ebligas
maksimuman socian partoprenon de chiuj civitanoj;
--
ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en intershtataj
rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele al realigo de neutrala
multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas dominan rolon;
--
ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas la vojon
al lingva dominado kaj hegemonio;
atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva komunumo
kiel modelo de egalrajta komunikado en multlingva socio kaj pri
la preteco de tiu lingvo por ludi multe pli pozitivan rolon kiel
pontolingvo en la rilatoj inter shtatoj kaj en multlingvaj sistemoj
de komunikado,
petas la diversajn Esperanto-organizajhojn, je internacia, nacia
kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo atentigi pri la
kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi
la lingvon tiel ke ghi plej bone ludu sian rolon kiel transponta
lingvo en multlingvaj situacioj,
kaj alvokas al chiuj internaciaj organizajhoj registaraj kaj neregistaraj,
al registaroj kaj aliaj instancoj, al fakuloj kaj sciencaj organizajhoj,
kaj al chiuj civitanoj, kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan
egalecon je chiuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj
atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter
lingvoj kaj popoloj chie en la mondo kaj apliki ties lingvajn
rimedojn.