Unua-pagho >> E-novajhoj

Nova Esperanto-strato en Belgio

    La 10-an de julio 2003 la nova Esperantolaan (Esperanto-strato) estis malfermita al trafiko che la limo de la urbo Oostende en Belgio. Ghi ligas la "Brugsesteenweg" (N9) al la kanalo "Gent-Oostende", kaj kondukas al Oudenburg. Tiu kvartalo estas nova industria-scienca areo, kie universitataj kaj teknikaj entreprenoj lokighos.

    Ghis nun en Oostende estas tri Esperanto-objektoj.

(Belga Esperanto-Federacio)