Unua-pagho >> E-novajhoj

Estas bezonataj E-ajhoj por ekspozicio

    Esperantistoj en urbo Mantova, Italio, planas aranghi ekspozicion okaze de grava, nacia, literatura evento inter la 4-a kaj la 7-a de septembro 2003. Ili bezonas afishojn pri Esperanto au pri Esperanto-aranghoj, desegnajhojn, bildkartojn, salutmesaghojn, poeziajhojn ktp. Sendantoj kontaktu esperantistojn rete che: graziano.ricagno@libero.it.