Unua-pagho >> E-novajhoj

Trofeon Fyne al la Litova Esperanto-Asocio

    Ekde 1975 la estraro de UEA chiun duan jaron aljughas Trofeon Fyne al la landa asocio alighinta al UEA pro grava kontribuo al la plifortigo de UEA kaj pro la speciale elstara enlanda agado dum la antauaj du kalendaraj jaroj. Chi-jare la estraro de UEA decidis aljughi tiun chi honorigon al la Litova Esperanto-Asocio. Dum solena fermo de la UK en Gotenburgo Michela Lipari, estraranino de UEA pri landa agado, anoncis pri la decido kaj detale motivis ghin. Trofeo Fyne estas aljughita al la Litova Esperanto-Asocio pro lastjara amasa instruado de Esperanto, bonegaj rilatoj kun oficialaj instancoj (ekz. vizitoj de UEA-gvidantoj al Litovio), eldonado de belaspekta kaj interesa revuo "Litova stelo", tre multa kaj kvalita eldonado en Esperanto kaj en la litova lingvo pri Esperanto, kvalita kaj metodika informado pri Esperanto, konstanta kaj richa informado pri la agado de litovaj esperantistoj pere de interreto, serioza preparigho por UK en Vilnius en 2005 k.s. Trofeo Fyne estas starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado. Ghis nun Trofeo Fyne estis aljughita al 12 landaj asocioj, inter ili, al la Sveda Esperanto-Federacio kaj la Brazila Esperanto-Ligo po dufoje.

(Povilas Jegorovas)