Kreita
de Adam Goralski (Santa Cruz de Tenerife, Hispanio) kun la celo
subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe
por honori la aperon de altnivelaj originalaj kaj tradukaj verkoj,
la Fondajho Antoni Grabowski decidis chi-jare, okaze de la UK
en Gotenburgo, sub prezido de d-ro Ulrich Lins, doni tiun premion
al SAT-Amikaro rekone al ghia elstara agado sur eldona kampo.
La fondajho deziras aparte rekoni ghian kontribuon en la aperigo
de gravaj franclingvaj verkoj pri Esperanto kaj la lingva problemo,
kaj de la traduko de "La homo, kiu defiis Babelon".
La Komitato de SAT-Amikaro tre dankas la Fondajhon Antoni Grabowski
pro tiu premio kaj pro la rekono de la valoro de sia laboro. Varme
dankindaj estas ankau la membraro, la aktivuloj kaj la simpatiantoj,
kiuj kontribuis al la sukcesoj de la asocio.
(Henri
Masson)