Unua-pagho >> E-novajhoj

La 19-a Internacia Simpozio pri Esperanto-turismo en Chinio


     Dum la 2-29-a de oktobro 2003 okazos la 19-a Internacia Simpozio pri Esperanto-turismo en Chinio, kiun aranghas la Internacia kaj China Kluboj de "Esperantotur". Celo de la simpozio estas antauenigi Esperanto-turismon en Chinio.

    La simpozio komencighos en Pekino kun vizitado kaj ekskurso al la Granda Muro. Poste oni daurigos la vojaghon al la historia urbo Xi'an por vidi Terakotan Armeon kaj dum semajno busekskursi al Tibeto -- al Lhasa kaj Xigaze. Reveninte oni daurigos la vojaghon al Chengdu por viziti Pandan Instituton kaj ghui Sichuan-an kuirarton, de tie al Chongqing kaj poste shipe lau la Yangzi-rivero por spekti Tri Grandajn kaj Tri Malgrandajn Gorghojn kaj Sanxian-barajhon, la plej grandan en la mondo. De tie al Wuhan, Hefei, Suzhou, urbo de silko kaj "Venecio de la Oriento", kaj al Shanhajo. De Shanhajo la 24-an de oktobro oni povas reveni hejmen au ankorau pluvojaghi al Hangzhou, la "Ghardenurbo", al Kantono kaj al Makao kaj Hongkong. Post vizitado la 29-an de oktobro oni flugos hejmen el Hongkong.

    Dum la simpozio okazos pluraj renkontighoj kun chinaj esperantistoj kaj prelegoj pri Esperanto-turismo en chinaj altlernejoj .

    Eblas alighi ghis la fino de augusto. La internacian karavanon el Varsovio aranghas la Internacia Klubo "Esperantotur", str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Eblas ankau mem rekte flugi al Chinio, alighante che: S-ro Liu Jianguo, Dongsi Qu, Dongyuan Xincun, 434 Hao Xinxiang, CN 230011 Hefei, Chinio; tel.: +86 551 484370; retposhto: <yjs00815@mail.hf.ah.cn>.

(Internacia Klubo "Esperantotur")